BET-56: Gediminas Degėsys prelegos pri la naturo de la filozofio kaj la Nigra Afriko

DegėsysLa dek-sesa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas la litova filozofo, poligloto, afrikanisto, poeto kaj esperantisto Gediminas Degėsys.

Gediminas Degėsys naskiĝis la 30an de majo 1980 en laborista familio, en la Litovia urbo Alito (litove: Alytus). Li lernis en la gimnazio A. Ramanauskas-Vanagas en Alito kaj en la liceo de Episkopejo de Telšiai, studis en Fakultato de Katolika Teologio ĉe la Universitato de Grandduko Vytautas. Poste li studis en Laterana Universitato en Romo kaj en Asizo. En 2006 li magistriĝis en Litovia Edukada Universitato. En 2011 en Universitato de Grandduko Vytautas li defendis la disertacion pri “Malkovro de estetikaj principoj en la skulptarto de Sub-Sahara Afriko”. En la Vilna Universitato li instruas filozofion, Afrikajn studojn, fremdajn lingvojn. Dank’ al li Esperanto disvastiĝas inter la studentoj. En la scienca periodaĵaro li publikigis artikolojn, eldonis dek lernolibrojn pri fremdaj lingvoj kaj unu poemlibron en la lingvoj litova, rusa kaj Esperanto.

En 1993 Degėsys hazarde konatiĝis kun Esperanto, eklernis ĝin kaj organizis Esperanto-kurson. Poste li partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Li publikigis kelkajn sciencartikolojn pri la internacia lingvo, konstante verkis por Esperantlingvaj eldonaĵoj, tradukis kelkajn librojn. Ĉiujare li organizas kursojn de Esperanto, interalie, en la Vilna Universitato.

Gediminas Degėsys estas aktiva subtenanto de la bibliotekoj de Litovio. Dank’ al li en la biblioteko de Vilna Universitato kaj en tiu de lia naskiĝurbo Alito kresas la Esperanto-kolekto. En 2001 li eldonis sian lernolibron de Esperanto por litovoj, en 2015 – sian unuan Esperanto-litovan vortaron (ĉirkaŭ 10 mil vortoj). En 2022 estis eldonita la vortaro “ESLI 2022. Esperanta-litova vortaro” kun ĉ. 40 mil vortoj“.

En BET-56 Gediminas Degėsys proponos du prelegojn: la unuan pri la naturo de la filozofio kaj la duan pri la Nigra Afriko.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/bet-122

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi