La dek-kvina gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Tuomo Grundström, kiu prezidas Esperanto-Asocion de Finnlando (EAF).
Mi kreskis en sudokcidenta Finnlando en Raŭmo, kaj revenis tien en 1976 post instruista ekzameniĝo en Turku. Naskita en 1952, mi dekkvin jarojn poste trovis esperantokurseton, ekscivolis, ĉu planlingvo povus funkcii, aŭtodidaktis la elementojn kaj baldaŭ trovis librojn, gazetojn kaj radiodissendojn – funkciis! Tiel esperanto malfermis al la mondo fenestrojn. Ekkoninte esperantistojn, aliĝinte al organizaĵoj – UEA-TEJO, landa asocio – kaj partopreninte en la 54a UK en Helsinki 1969, mia esperantisteco estis sigelita.
En 1977 estis fondita Finnlanda TEJO-sekcio, kiu invitis la 36an IJK en 1980 (la UK okazis en Stokholmo). Mi estis LKK-prezidanto kaj la ĉefa loka organizanto; raŭmano, sed neniam “raŭmisto” – nek “finvenkisto”.
En la 1980aj jaroj de vigla esperantista agado mi estis estrarano de EAF kaj redaktis ĝian gazeton. “Amasiĝaj jaroj” de profesiaj, politikaj kaj privataj devoj poste parte kaj provizore kovris por mi esperantistan aktivadon, sed por la 80a UK en Tampere 1995 mi estis LKK-ano kaj respondecis pri la infana kongreseto. En la 2000aj mi pli-re-aktivis en la organiza vivo, ekde 2008 kiel prezidanto de EAF.
El mia verketado Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek por finnlingvanoj kaj finnlingva Zamenhof-biografio bazita sur tekstoj de Nordenstorm, Korĵenkov kaj Zamenhof estu menciataj. Porokazaj tradukoj el la finna kaj sveda, ĉefe lirikaj, aperis en gazetoj kaj retejoj. BET plurfoje donis al mi ŝancon prezenti finnajn literaturajn temojn, pri kio mian dankon. Ĉi-foje mi prezentos du elstarajn verkistinojn trans Finna Golfo, estoninon finniĝintan kaj finninon trovintan hejmon kaj krean temaron en Estonio.
Hella Maria Wuolijoki, ĝis 1908 Ella Maria Murrik, verkistaj pseŭdonimoj interalie Juhani Tervapää kaj Felix Tuli (22.7.1886 Helme, Livlando – 2.7.1954 Helsinki) estis Finnlanda-Estonia politikisto, dramverkisto, direktoro de radio kaj negocistino. Ŝi estis parlamentano de Demokratia Popola Alianco (kunlabora organizo de komunistoj kaj maldekstraj socialistoj) en 1946–47. Ĝenerala direktoro de la ŝtata radiokompanio ŝi estis de aprilo 1945 ĝis junio 1949, kiam ŝi estis eksigita. Naskita en Estonio, Wuolijoki studis kaj sian vivverkon faris en Finnlando. Homo de paradoksoj, “ekstreme maldekstra” Wuolijoki estis ankaŭ sukcesa komercisto kaj terkulturisto kaj antaŭ ĉio elstara dramverkisto, kreinto interalie de la furora serio “Niskavuori”, gajninta lokon en la panteono de la finna teatro kaj filmo. Dum la vintra milito 1939-40, Sovetia agreso, ŝi helpis per siaj kontaktoj en pactraktado. Dum la t. n. militdaŭrigo 1941-44, kiam Finnlando aliancis kun Germanio, ŝi pro militrezistado estis kondamnita en malliberejon pro “ŝtatperfido”. En ŝia verkaro de pli ol dudek eroj inter 1912 kaj 1953 tri unuaj estas estonlingvaj.
Aino Julia Maria Kallas, nask.: Krohn, pseŭdonime Aino Suonio, (2.8.1878 – 9.11.1956) verkis poezion, novelojn, romanojn kaj dramojn. Ŝi verkis finnlingve kaj tradukis estonan literaturon en la finnan; en Estonio ŝi estas akceptita kiel propra verkisto, samkiel Hella Wuolijoki en Finnlando. Edziĝinta en 1900 kun etnografo, poste diplomato Oskar Kallas, ŝi kun la edzo aktivis en la kulturpolitika literatura rondo Juna Estonio, Noor-Eesti, en Peterburgo kaj poste Tartu, subtenanta sendependigajn naciajn aspirojn. Oskar Kallas (1868–1946) estis dum pli ol dek jaroj la unua ambasadoro de Estonio en Britio; dum la Londonaj jaroj Aino forte konigis estonan literaturon eksterlande, estis elstara kultureksportanto. En la ampleksega verkaro de Aino Kallas elstaras temoj el la historio kaj popola tradicio de Estonio.
Tuomo Grundström
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/














