Kvar granddamoj de Latvia Esperanto-poezio: Margarita Želve prelegos en BET-56

MargaritaLa dek-kvara gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Margarita Želve, kiu jam 15 jaroĵn prezidas Latvian Esperanto-Asocion.

Margarita Želve estas magistrino pri sociaj sciencoj. Ŝi esperantistiĝis en 1985, kaj nun ŝi estas prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio (ekde 2007), komitatano A de UEA por Latvio (ekde 2013), ano de la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio por Latvio (ekde 2006). Ŝi aktive partoprenis kaj kunorganizis Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET) en Latvio en la jaroj 1990 (BEK-27) – 2005 (BET-41), ekde 2008 ŝi estas la ĉefa organizantino de BET en Latvio – prezidantino de la Organiza Komitato de BET-44 (Ventspils), BET-47 (Mālpils), BET-50 (Jūrmala), BET-53 (Liepāja).

Margarita Želve okupiĝas pri esplorado de la historio de Latvia Esperanto-literaturo, ŝi prelegis pri literaturaj temoj en multaj BEToj en Latvio, Litovio kaj Estonio, laŭ invito de Litoviaj esperantistoj ŝi prelegis en la publikaj bibliotekoj en Panevėžys kaj Šiauliai. En Latvio pri temoj ligitaj kun Esperanto M. Želve prelegis en la 3a Internacia konferenco pri terminologio (2012), en la 76a Internacia scienca konferenco de Latvia Universitato (2018), kadre de prelegserioj de Scienca Komisiono en Riga Latva Societo, en Akademia Biblioteko de Latvia Universitato (2017), en la Centra Biblioteko de Rigo (2017) k. a.

Por partoprenantoj de BET-56 Margarita Želve proponas sian prelegon “Kvar granddamoj de Latvia Esperanto-poezio”. Tiuj kvar estas Milda Jakubcova (1899-1979), Ludmila Jevsejeva (1913-1980), Lidija Lange (1901-1986) kaj Elvīra Lippe (1905-1989). Iuj el ili estas pli konataj, iuj – malpli, sed ilia kontribuo al la evoluo de Latvia Esperanto-poezio estas granda kaj signifa.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/bet-120

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi