Elekto de triono de la Akademianoj

akademioLa 28an de februaro 2022 finiĝis la elekto de triono de la Akademianoj, laŭ la statuto de la Akademio. Pro forpasoj kaj demisioj, elekteblis 19 Akademianoj inter 21 kandidatoj. Sep Akademianoj ne rekandidatiĝis: Marek Blahuš, Tulio Flores, Harri Laine, Aleksandro Melnikov, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz kaj John Wells, plus Gerrit Berveling, kiu rezignis kvankam elektita ĝis 2025. Estis elektitaj 14 novaj Akademianoj el dek landoj, duone ekster Eŭropo. Inter ili estas du pliaj virinoj.

La baloto okazis rete per balotilo.org, dum 12-taga periodo. Voĉdonis 40 Akademianoj el la 40 voĉdonrajtaj (100%). 15 kandidatoj (ricevintaj inter 70% kaj 95% el la voĉoj) estis elektitaj ĝis 2031, la kvar postaj (ricevintaj almenaŭ 60% el la voĉoj) ĝis 2028 aŭ 2025.

Estis elektitaj: Javier Alcalde, Tatjana Auderskaja (ĝis 2025), Bak Giwan, Hans Becklin, Simon Davies, Mariana Evlogieva, Ruth Kevess-Cohen, Anna Löwenstein, Vilhelmo Lutermano (ĝis 2025), Ahmad Mamdoohi, Mao Zifu, Georgi Mihalkov (ĝis 2025), Marc van Oostendorp, Tim Owen, Paul Peeraerts, Fernando Pita, Orlando Raola, Nicola Ruggiero (ĝis 2028), Amri Wandel.

La Akademio de Esperanto konsistas do el: Javier Alcalde, Tatjana Auderskaja, Bak Giwan, Marc Bavant, Hans Becklin, Kirilo Brosch, Duncan Charters, Renato Corsetti, Marcos Cramer, Probal Dasgupta, Simon Davies, Mariana Evlogieva, Grant Goodall, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Maritza Gutiérrez González, Hirotaka Masaaki, Jesper Jacobsen, Ruth Kevess-Cohen, Boris Kolker, Erich-Dieter Krause, Jouko Lindstedt, Liu Haitao, François Lo Jacomo, Anna Löwenstein, Vilhelmo Lutermano, Ahmad Mamdoohi, Mao Zifu, Valentin Melnikov, Georgi Mihalkov, Lee Miller, Carlo Minnaja, Brian Moon, Pavel Mozhaev, Marc van Oostendorp, Tim Owen, Paul Peeraerts, Barbara Pietrzak, Fernando Pita, Giridhar Rao, Orlando Raola, Nicola Ruggiero, Aleksander Shlafer, Amri Wandel, Bertilo Wennergren.

La estraro de la
Akademio de Esperanto

Fonto: Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, Numero 37 – 2022 03 02

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi