Pri Esperanto en aliaj lingvoj

martinovМартинов, Златоjе. Историjа эсперантске књижевности. – Земун: Мост арт Jугославиjа, 2021. – 212 с.

Mi scivolas, kiom da esperantistoj propagandas “sian” lingvon en sia gepatra lingvo? Kiom da legantoj de gazetoj kaj revuoj en sia gepatra lingvo, negrave en kiu lando, havas la eblecon legi interesajn tekstojn pri Esperanto kaj pri la Esperanto-literaturo? Ĉu Esperanto daŭre restas interesa fenomeno?

Tiuj ĉi demandoj aperis post la eldono de la serbalingva libro Historio de la Esperanta Literaturo de Zlatoje Martinov, kiun mi recenzis en la plej granda serba taggazeto Politika kelkajn tagojn antaŭ la Zamenhofa festo. La redakcio estis kontaktita de legantoj, kiuj demandis, interalie:

– Ĉu tiu lingvo ankoraŭ vivas?
– Mi ne sciis pri la ekzisto de literaturo en tiu lingvo!
– Ĉu esperantistoj ne estas sekto?
– Kiuj verkas en ĉi tiu lingvo? De kie venis legantoj de tiuj libroj?

La libro Historio de la Esperanta Literaturo aperis en novembro, dum la pandemio, kiam oni legas pli, do la libro vekis intereson de iuj kaj surprizon de aliaj.

Ĉi tiun libron verkis Zlatoje Martinov (1953-), esperantologo, verkisto, eseisto kaj tradukisto, kelktempa ĉefredaktoro de Literatura Foiro kaj ano de la Esperanta PEN-Centro. Li konsultis du gravajn librojn: Consise Encyclopedia of the Original Literature in Esperanto de Geoffrey Sutton (2008) kaj Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (2015).

Martinov, laŭ liaj vortoj en la antaŭparolo, verkis ĝin por proksimigi la historian evoluon de la Esperanta literaturo al la serba legantaro. La diverseco de verkoj, la diverseco de kreaj niveloj ekde modestaj ĝis altkvalitaj verkoj, konsiderataj de la Nobel-komitato, la neevitebla influo de naciaj literaturoj kaj kreado kiu etendiĝas en la mondo dum pli ol cent jaroj, postulis longan esploradon, zorgeman taksadon, komparadon kaj ĝeneraligon por verki ekvilibritan historion de la monda literatura kreado en Esperanto.

Martinov akceptis la periodigon de la Esperanta literaturo. Laŭ kiu la unua periodo kovras la periodon de 1887 ĝis 1918, la dua estas la intermilita periodo, la tria periodo estis la tempo de la Dua Mondmilito, la kvara periodo daŭras ĝis 1990, kaj la kvina – de tiam ĝis hodiaŭ.

Pritraktinte ĉi tiujn periodojn, la aŭtoro dediĉis specialan sekcion al la Esperanta literaturo en Serbio, kiu daŭras pli ol jarcenton. Li mencias verkojn de Stevan Živanović (1900-1938), Svetislav Petrović (1899-1960) kaj Tibor Sekelj (1912-1988). Apartan atenton li dediĉas al la t. n. “beograda virina poeta triopo”: Vesna Skaljer-Race (1911-2000), Margareta (Greta) Štol-Aranđelović (1912-2007) kaj Nedeljka Subotić (1924-2000). Fine li mencias ankaŭ kelkajn nun aktivajn verkistojn.

Mi esperas, ke la libro de Martinov estos bone akceptita ne nur de esperantistoj en Serbio, sed speciale de serbaj kulturaj kaj literaturaj fakuloj, kaj, kompreneble, ankaŭ de simplaj literaturamantoj, kiuj eble antaŭe nenion sciis pri Esperanto. Same ĝi estos utila al tiuj, kiuj havas antaŭjuĝojn pri Esperanto kiel literatura lingvo.

Dimitrije Janičić

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/recenzo-124

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi