Rava potenco de imagemo

Patas d´IlliersPatas d´Illiers, Laure. Sur bluaj planedoj: Sciencfikciaj noveloj. – Paris: Espéranto France, 2021. – 163 p.

Kiam mi legas sciencfikcian verkon (aŭ spektas tian filmon), mi ĉiam demandas min: kio instigas aŭtoron loki sian rakonton en tiaj strangaj, foraj, ekstravagancaj (kaj tamen strange versimilaj) situacioj kaj tempoj? Kial streĉi la fantazion por konstrui realecajn scenojn en aliaj planedoj, en foraj tempoj, trans galaksioj, borde de la universo, per roluloj foje tute bizaraj? Mi trovas unu solan respondon: eble temas pri la obsedo insisti, ke la leganto/spektanto pensu pri la esenca punkto: kio estas homeco? Kiel kompreni, en profunda senco, la homan penson, la konscion? Kia estas la kerno de homo, trans la kutima ekstera aspekto kaj cirkonstancoj? Kiuj estas la limoj de la homaj sentoj? Por kompreni la homecon, necesas do rompi la konvenciojn. Kiam tiuj aŭtoroj pritraktas problemojn de la homa kunvivado, aŭ de la rilatoj de homoj kun la naturo, tiam la psiko akiras apartan koloron, se oni sukcesas distingi ĝian universalecon kaj sentempecon, kiuj ne dependas de materiaj aferoj.

Eble tio movis la talenton de klasikuloj kiel Mary Shelley (Frankenstein), Wells (La milito inter mondoj) aŭ Verne (Vojaĝo al la centro de la Tero, De la Tero al la Luno, kin-adaptita de Méliès). En Esperanto, abundas originalaj kontribuaĵoj al la ĝenro: Nova Sento (Hyams), Landoj de l´ fantazio (Jung), Vojaĝo al Kazohinio kaj Maŝinmondo (Szathmári). Menciindas krome la faka serio Sferoj.

Legante ĉi tiujn rakontojn de Laure Patas d´Illiers, mi ricevis des pli forte tiun mian impreson. Dum kosmoŝipaj miljaraj vojaĝoj, okaze de apenaŭ imageblaj travivaĵoj, dum aventuroj kun strangaj naturfenomenoj kaj estuloj, ĉiam aperas la simpla homo, tiu plej enigma estulo, pli surprizveka ol ia ajn eksterterano. La nuda homo.

La kolekto de d´Illiers enhavas 22 rakontojn. Plej ofte temas pri aliplanedaj travivaĵoj, interplanedaj veturoj, alimondaj aventuroj. Kurioze, kiel preskaŭ ĉiam elstaras homaj psikaj konfliktoj, interpersonaj malfacilaĵoj, simplaj dilemoj, meze de la fantazie kreitaj strangaj situacioj. La kreopovo de la aŭtorino estas vere mirinda, kaj verŝajne la linio, kiu kunligas ĉiujn rakontojn estas, ke trans tempo kaj spaco, plu pulsas la antikva homa animo. Ofte aperas la iom amuza A.I. (Artefarita Intelekto), kiu fariĝis speco de monda reganto, tiel ke registaroj kaj politikistoj transformiĝis al nuraj ornamaj figuroj. Enŝteliĝas krome aludoj al detruado de la naturo, kiu kondukis la mondon al ia mekanikejo.

Se elekti mian preferatan, mi elstarigus la novelon La kuniklo-ŝamano (p. 79). Poezieca sciencfikciaĵo — oni povus diri! El fora planedo, junulino hazarde alvenas sur la pratempan Teron (supozeble temas pri la Tero!) por pasigi tie kelkajn tagojn. Aperas al ŝi bela primitivulo, kiu supozas, ke ŝi estas ia dio. Paralele montriĝas la socio de mitoj kaj superstiĉoj de prahomoj, alterne kun la socio de sciencaj atingoj de la futuro. La rilatoj inter la du tamen akiras ne atenditajn kor-inklinojn, tiel ke dilemo subtile vizitas la menson de la vizitantino…

La stilo de la aŭtorino estas konata de legemuloj pro ŝiaj multaj kontribuoj al Esperanto-revuoj. (Cetere, estas tempo publikigi ankaŭ kolekton de ŝiaj “normalaj” noveloj en alia volumo.) Flua, vigla, agrabla, moderna. Ŝi ne bezonas lingvajn ĵonglojn por desegni vivecajn scenojn, kaj precipe por montri mensostatojn. Ne pro alia kialo ŝi estis plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.

La tuta eldono, en bonaj papero kaj preso, interne de bela kovrilo, certe estas riĉiga kontribuo al nia sciencfikcia literaturo.

Paulo S. Viana

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/recenzo-123

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi