La 25an de februaro 2022 forpasis Claude Nourmont (1945-2022), franca instruistino kaj esperantistino, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Luksemburgio.
Claude Nourmont ekde sia junaĝo dum pli ol kvindek jaroj diversmaniere aktivis en la movado; ŝi estis estrarano de STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo) kies kongreson en 1968 ŝi kunorganizis, prezidanto de TEJO (1975-77, poste honora prezidanto), prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1994–2001), vicprezidanto de UEA (2004-13), prezidanto de LKK de la 83a Universala Kongreso de Esperanto (Montpellier, 1998), ĉefredaktoro de Le Monde de l’Espéranto (2003-22), redaktoro de Monato pri la arta rubriko (2005-22) k. m. a.
Malgraŭ sia enorma okupateco Claude dum pluraj jaroj kontribuis por La Ondo de Esperanto per siaj artikoloj kaj regule abonis kaj legis La Ondon.
Ni funebras pro ŝia forpaso kaj kondolencas al ŝia vidvo Brian Moon, al ĉiuj ŝiaj parencoj kaj proksimuloj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/nekrologo-66