La 11an de februaro 2022 en Brjansk (Ruslando) pro la koronviruso COVID-19 forpasis Anatolij “Anatolo” Gonĉarov (Анатолий Евгеньевич Гончаров, 1940-2022).
Anatolij Gonĉarov estis Sovetunia kaj Ruslanda kemiisto kaj esperantisto (ekde 1958), instruanto de Esperanto kaj movadorganizanto, fondinto kaj gvidanto de kelkaj Esperanto-kluboj, kunfondinto kaj prezidanto (1966-69, 1972-74) de SEJM, estrarano (1979-89) kaj vicprezidanto (1988-89) de ASE kaj gvidanto de ties scienc-teknika komisiono, vicprezidanto de SEU (1989-90), senatano de la Esperanta Civito (2002-11); aŭtoro de pluraj artikoloj aperintaj en Esperantaj gazetoj, kompilinto de la broŝuro Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj (2010) kaj de la citaĵaro Tiu ĉumalofta sufikso -um (bitlibro, 2021), kuntradukinto de la libro Defendi la pacon, preventi nuklean militon: Proponoj de Soveta Unio en la Dua Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri malarmado (1982).
Ni kondolencas al la familianoj kaj proksimuloj de Anatolo Gonĉarov.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/nekrologo-64