Sezonoj: Eminenta agado

sezonoj

La premio “La Esperantisto de la Jaro” estas interesa iniciato en la Esperantomovado. Se oni povus kompari, ĝi estus nia Nobel-premio… sen tiom da mono. Ĝia vera valoro estas morala, kaj tio certe gravas same (aŭ pli) ol mono. La respondeculoj pri la tradicia revuo “La Ondo de Esperanto” komencis la premiadon en la jaro 1998, kiam oni omaĝis neniun alian ol la eminentan William Auld. La celo estas elstarigi la agadon de kompetentuloj, kiuj kontribuas en eksterordinara maniero al la Esperanta kulturo. Kompreneble, oni ne intencas per tio simple kultivi la koncernan personecon, sed nepre agadojn, kiuj antaŭenpuŝas la vivon en nia komunumo. Ĉar ankoraŭ ekzistas multaj misinformitoj en la mondo, kiuj asertas, ke “Esperanto estas lingvo sen kulturo”.

En 2021, la laŭreato estis la ruslanda intelektulino Halina Gorecka, multjara eldonanto kaj administranto de la eldonejo “Sezonoj” kaj de la revuo “La Ondo de Esperanto”. Unuafoje oni povis indiki ŝin por la premio, ĉar dum multaj jaroj ŝi laboradis kiel sekretario mem de La Esperantisto de la Jaro.

En unu sola paĝo ne estas eble sufiĉe forte montri la gravecon de la eldonejo “Sezonoj”. La premio al Halina Gorecka simbole inkluzivis ankaŭ premion al ŝia edzo Aleksander Korĵenkov, la redaktoro de la revuo, kiu nuntempe aperas kvarfoje en ĉiu jaro, en elektronikaj, ampleksaj, riĉenhavaj kajeregoj.

Ĉiujare publikiĝas ankaŭ literatura suplemento senpage liverata al abonantoj, en formo de bitlibro.

Krome, “Sezonoj” jam eldonis pli ol cent librojn, kaj disponigas amason da literaturaĵoj en sia retejo, kaj originale verkitaj en Esperanto, kaj tradukitaj. Multajn valorajn verkojn ĝi liveras tute senpage en virtuala formato. Ĝi ĉiutage aperigas tekstajn informojn pri la Esperantomovado en sia retejo kaj de tempo al tempo podkastojn en sia “Radio Esperanto”. En pasintaj jaroj ĝi organizis ankaŭ literaturajn konkursojn kaj fotokonkursojn.

Kaj plej grave: ĉio, kion “Sezonoj” publikigas, aperas en alta lingva nivelo, tute sendepende de iu ajn alia institucio, kaj kun zorga etika sinteno. Vere nemezurebla, longjara kontribuo al la kulturo de Esperanto.

Aŭskultu ĉi tiun tekston:

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis
Paŭlo S. Viana (Brazilo)

Foto: Aleksej Korĵenkov, somero 2018

Fonto: Esperanta Retradio

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi