Kvar komitatanoj B de UEA elektitaj sen baloto

ueaĜis la 31a de januaro individuaj  membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj.

Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume 3 diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis 7 proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur 4 proponoj estis plene validaj, ĉar plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj estas sub la maksimumo, voĉdonado ne devas okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2016, 2007 kaj 1992.

La novaj komitatanoj B estas Aleks Kadar el Francio, Alexsandro Cesário el Brazilo, François Lo Jacomo el Francio kaj James Rezende Piton el Brazilo. La nove elektitaj komitatanoj B ekoficos je la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato (laŭ la art. 3 de la Elekta Regularo), dum la Universala Kongreso 2022.

UEA gratulas al la elektitoj kaj kuraĝigas la neelektitojn kunlabori en alia maniero kun la Asocio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1020.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi