Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107a UK en Montrealo 2022

Fine de januaro 2022 estis la limdato por proponoj por la 75a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta en la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022). Estis ricevitaj pluraj altkvalitaj proponoj pri plej diversaj temoj, kiel astronomio, esperantologio, geologio, historio, kemio, kinarto kaj medicino. Tiu rikolto ebligas okazigi plenan IKU-sesion. Tamen daŭre estas spaco por akcepti proponojn specife por la populara Scienca Kafejo, kiu okazas seninterrompe ekde 2015.

Sekve la Estraro decidis plilongigi la limdaton por proponoj specife por la Scienca Kafejo (SK) ĝis la 28a de februaro. Por prelegi en la SK oni ne nepre devas esti akademie agnoskita fakulo, sufiĉas faka sperto aŭ okupo pri la proponita temo. Aparte bonvenas proponoj de gejunuloj kaj aktivuloj de TEJO. Proponoj enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon – kaj atingu la estraranon de UEA pri scienca agado kaj IKU-sekretarion, Amri Wandel, per amri@huji.ac.il ĝis la nova limdato.

La SK konsistas el duonhoraj prelegoj, daŭre sciencaj, sed pli facilnivelaj ol IKU-prelego. Ekde 2022 ankaŭ SK-prelegantoj ricevos honorarion (120 EUR) kaj ekde 2021 aperas plena SK-teksto en la IKU-libro. Por impresiĝi de la temoj kaj nivelo de la SK eblas vidi ĝiajn resumojn en la IKU-retejo ĉe UEA.org (ekde 2015) kaj plenajn SK-tekstojn en la pasintjara IKU-libro (p.91-118).

Aldone al la Scienca Kafejo, jam eblas proponi kontribuojn ankaŭ por la Kleriga Lundo (okazonta la 8an de aŭgusto 2022). La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al atelieroj kaj metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, skribu al la komisiito de UEA pri la Kleriga Lundo, Claude Nourmont, per moonmont@pt.lu.

Por informiĝi pli pri la Scienca Kafejo kaj la Kleriga Lundo, legu la artikolojn pri ili en la Esperanta Vikipedio: https://eo.wikipedia.org. La artikoloj prezentas la ĉefajn trajtojn kaj referencojn de tiuj jam tradiciaj programeroj de la UK kaj povas helpi pripensi proponojn.

Por aliĝi al la 107a UK uzu la retan aliĝilon: uea.org/kongresoj/alighilo (kun rabato ĝis la 31a de marto).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1017.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi