Informo de la Elekta Komisiono al membroj de UEA: elektoj en 2022

ueaAl la individuaj membroj, landaj asocioj kaj fakaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio la Elekta Komisiono de UEA informas:

Kadre de la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, okazonta de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2022, la Komitato de UEA elektos novan estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn. Laŭ la elekta regularo de UEA la Elekta Komisiono “anoncas publike […], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por “komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian validecon”.

Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke por la elektoj de komitatanoj C kaj estraranoj validas “nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo) de la kandidato.” Interesitoj sendu la bezonatajn dokumentojn kune antaŭ la 15a de majo 2022 al almenaŭ unu el la membroj de la Elekta Komisiono:

Hans Becklin: hebecklin@gmail.com;
Michela Lipari: michela.lipari@gmail.com;
Guy Matte: guymatte450@gmail.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1013.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi