Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2022

februaro

2. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Hajpin Li (aŭtente: Lee Chae-hyon, 1917-1935-1997), korea armeano, oficisto (i.a., en la Korea filio de CIA) kaj esperantisto; instruisto kaj disvastiganto de Esperanto, fondinto kaj eldonanto de Nove(-)Bakito (1937, 1949-50), vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1983-90); aŭtoro de Esperanto-lernolibro (1951), kaj de Esperanta-korea (1969) kaj Korea-Esperanta (1983) vortaroj, surbaze de kiuj en 1991 aperis pli ol 700-paĝa ambaŭdirekta vortaro; kompilinto kaj tradukinto de du prozaj kolektoj (Tra la kamparo, 1977; Koreaj eseoj, noveloj kaj popol­rakontoj, 1987) en kiuj aperis ankaŭ liaj originalaj verkoj; honora membro de UEA (1984).
Legu pli pri Hajpin Li en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 122-123.

5. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Andreas “Andy” Künzli (1962-1979- ), svisa filologo, historiisto, informadikisto, interlingvisto kaj esperantisto; sekretario de Svisa Esperanto-Societo (1986-94), vicprezidanto de TEJO (1990-93), reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo (1997-2008); redaktoro kaj parolisto de la Esperanto-fako de Svisa Radio Internacia (1986-92), redaktoro de La Lucerna Progreso (1979-85) kaj TEJO Tutmonde (1985-91), redaktoro de la politika rubriko de Monato (1991-93), redakciano de Spegulo (2008-10); aŭtoro de Universalaj Lingvoj en Svislando (1129 paĝoj, 2006), L. L. Zamenhof (1859-1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa (564 paĝoj, 2010), kaj de multaj artikoloj kaj recenzoj; laŭreato de la premio Grabowski (2008, rezignis en 2013). En 2012 A. Künzli eksiĝis el UEA (pli frue el la aliaj asocioj) proteste kontraŭ ĝia movada strategio.

8. Antaŭ 30 jaroj (1992) en Jekaterinburgo estis fondita Ruslanda Esperanto-Asocio (REA), kaj Nikolai Lozgaĉev estis elektita kiel la prezidanto de REA.

8. Antaŭ 185 jaroj naskiĝis Mark Fabianoviĉ “Marko” Zamenhof (1837-), juda ruslanda instruisto, aŭtoro de pluraj lernolibroj, la patro de la aŭtoro de Esperanto Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof.

8. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Eliška “Eli” Urbanová (fraŭline: Vrzáková, 1922-1948-2012), ĉeĥa muzikinstruistino, edukistino, verkistino kaj esperantistino; unu el la plej konataj Esperanto-poetinoj, ricevinta kvar premiojn kaj du honorajn menciojn en la branĉo “Originala poezio” de la Belartaj Konkursoj de UEA, membro de la “Praga artliteratura skolo”; aŭtorino de sep poemaroj Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003), Prefere ne tro rigardi retro (2007); ŝia membiografia romano Hetajro dancas (1995) kaŭzis polemikon en la gazetaro; membro de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-77), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1986-95); honora membro de UEA (1996), laŭreato de la premio de OSIEK (2001).
Legu pli pri Eli Urbanová en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 288-289.

13. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Lee Chong-Yeong (1932-1948-2008), korea fakulo pri komerca administrado kaj esperantisto; vicprezidanto (1990-94) kaj prezidanto (1994-95, 1998-2001) de Korea Esperanto-Asocio, komitatano (1989-2007), prezidanto (1995-98) kaj vicprezidanto de UEA (2001-04), membro de ties Elekta Komisiono (2006-07), lanĉinto de “Kampanjo 2000”, kuniniciatinto de la unua Nitobe-simpozio en la 81a UK (Prago, 1996), reprezentanto de UEA en pluraj internaciaj konferencoj; redaktoro de La Lanterno Azia (2001-04), aŭtoro de Esperanto en la 21a jarcento (2001), Esperanto, la lingvo de la 21a jarcento (koree, 2001), Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj (2003), La 80-jara historio de la korea Esperanto-movado (koree, 2003), Ridante lernu (2007), Elektitaj Zamenhofaj proverboj (tr. el Eo, 2008), Amuze lernu (posteume 2011); honora membro de UEA (2004), honora prezidanto de KEA (2001), honora konsiliano de JEI (2005).
Legu pli pri Lee Chong-Yeong en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 172-174.

14. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Tibor Sekelj (1912-1929-1988), jugoslavia vojaĝanto, esploristo, ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj gvidanto de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72), iniciatinto de la rezolucio de Unesko pri Esperanto en Sofio (1985), kunfondinto kaj la unua prezidanto de EVA (1983-88), aŭtoro de Nepalo malfermas la pordon (1959), Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979, jam 24 nacilingvaj tradukoj), Mondo de travivaĵoj (1981), Elpafu la sagon (Trad., 1983), Ĝambo Rafiki (1991) k. a.; membro de AdE (1986-88), honora membro de UEA (1986).
Legu pli pri Tibor Sekelj en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 253-255.

16. Antaŭ 60 jaroj mortis Jean Ribillard (1904-1948-1962), franca armeano (precipe en Norda Afriko) kaj esperantisto; redaktoro de la eŭropa eldono de La Budha Lumo, aŭtoro de la popularaj verkoj Vagado sub palmoj (1956) kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud (posteume 1963).

19. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Paul Neergaard (pron.: nérgor, 1907-1924-1987), dana biologo, nomata “la patro de la sempatologio”, terminologo kaj esperantisto, aktiva utiliganto de Esperanto en scienco (verkis fakajn studojn en Esperanto, aldonis Esperanto-resumojn en siaj nacilingvaj studoj kaj en la jarraportoj de sia laboratorio); membro de la Lingva Komitato (LK, 1935-48), membro (1948-87) kaj vicprezidanto (1963-87) de AdE, direktoro de la Akademia sekcio por Bibliografio (1951-87); prezidanto de LKK de la 47a UK (Kopenhago, 1962), kvarfoja rektoro de ISU/IKU, vicprezidanto de ISAE (1961-72), kunfondinto (1986) kaj la unua prezidanto de la Internacia Scienca Akademio Comenius; aŭtoro de la libroj Fremdvortoj en Esperanto(1933), Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso(1937), Terminaro hortikultura seslingva(1938), Esperanto for begyndere(1939), La esperantologio kaj ties disciplinoj(1942), Fitopatologia kaj mikologia terminaro(1946), Rapport vedrørende anvendelsen af esperanto i Danmark(1953), Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj kaj kiel prilukti ilin(1954), La vivo de la plantoj(1957), kaj de multaj studoj kaj artikoloj; kunaŭtoro de PIV (1970) en la fakoj botaniko, agrikulturo, hortikulturo, fitopatologio; redaktoro de La Forta Voko(1926-28) kaj Esperantologio(1949-61). Lia sciencpopulariga libro La vivo de la plantoj, verkita en la dana (1956) kaj reverkita en Esperanto (1957), estis tradukita el Esperanto kaj aperis en sep lingvoj (du versioj estis tradukitaj el la dana); membro de Honora Patrona Komitato de UEA (1980).
Legu pli pri Paul Neergaard en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 211-213.

28. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Kazimierz Bein (1872-1903-1959), pola okulisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Kabe; kunfondinto kaj la unua sekretario de la Varsovia Esperanto-Societo (fondita en 1904 kiel filio de la Peterburga societo “Espero”), unu el la kvar kunfondintoj de PES (1908); dekomenca membro de LK (1905-12), dekomenca membro kaj vicprezidanto de Akademio de Esperanto (1908-1912); aŭtoro de la klariga Vortaro de Esperanto (1910); elstara Esperanto-tradukanto, i.a., de La fundo de l’ mizero de W. Sieroszewski (1904), Pola Antologio (1906), Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906), Internacia krestomatio (1907), La Faraono de B. Prus (1907), Bona sinjorino (1909) de E. Orzeszkowa, Patroj kaj filoj de I. Turgenev (1909), Versaĵoj en prozo de I. Turgenev (1909); En malliberejo de Je. Ĉirikov (1909) k. m. a. En 1911 post la brila sepjara Esperanto-kariero Kabe ĉesis okupiĝi pri Esperanto sen klarigi la motivojn de ĉi tiu ago. El lia pseŭdonimo estiĝis la vorto kabei: “Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla E-isto, subite kaj tute ĉesis verki en Eo”.
Legu pli pri Kabe en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 149-150.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/februaro-7

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi