Nijolė Žambaitė: Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj

ŽambaitėLa dek-dua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio), estas Nijolė Žambaitė, Litovia ekonomikistino kaj diplomatino. En BET-56 ŝi prezentos sian prelegon “Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj”. Ĉi-sube ŝi mem rakontas pri si por La Ondo de Esperanto.

Kiam mi kaj tiutempa Litovia ambasadoro en Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando unuafoje renkontiĝis kun la Reĝino Elizabeto II, ŝi komentis: “Mi ĝojas, ke eĉ du el la plej bonaj ekonomikistoj de Litovio venis reprezenti sian landon en Britio, sed kio nun okazos kun la ekonomio de via lando?” Ho, glora vivo de diplomatoj…

Mi lernis Esperanton kiel 14-jara lernantino en urba kurso, kiun gvidis la eminenta esperantisto Vytautas Šilas. Jam dum miaj lernejaj jaroj mi iĝis estrarano de la junulara Esperanto-klubo “Juneco” en Vilno. Kiel studentino kaj poste, dum mia scienca laboro, mi partoprenis en multaj esperantistaj aranĝoj, tendaroj kaj renkontiĝoj.

Mi diplomiĝis pri matematiko kaj ekonomiko, kaj doktoriĝis pri aplika matematiko (1986). Dum mia scienca esplorlaboro ĉe la Ekonomika Instituto de la Litova Akademio de Sciencoj mi publikigis pli ol 50 artikolojn en la litova, angla kaj rusa lingvoj. Samtempe mi instruis en la Vilna Universitato.

Ekde 1987 en Litovio komenciĝis movado por retiriĝi de Sovetunio, kaj mi aktive partoprenis en tiu agado. En 1988-90 mi estis membro de la Laborgrupo pri Ekonomia Reformo en Scienca Akademio kaj en 1990-92 laboris en la Komitato de ekonomia reformo en Litovia Parlamento por prepari regulojn de la transiro al sendependeco de Litova Respubliko. Samtempe mi kunaŭtoris la unuan litovan lernolibron pri merkata ekonomiko (en jaro 1989) kaj en 1990 fondis Instituton de libera merkato. En jaroj 1993-94 mi laboris kiel konsilisto en la Litovia reprezentejo de la Internacia Mona Fonduso.

Fine de 1994 mi komencis mian karieron kiel diplomato. Mia unua posteno estis en la Litovia Ambasado en Unuiĝinta Reĝlando kiel konsilisto, poste mi estis aferŝarĝito en la sama ambasado. Dum 1999-2003 mi estis ministro-konsilisto pri ekonomiaj rilatoj en la Litovia ambasado en Usono kaj respondeca intertraktanto kun Usono pri la membriĝo de Litovio en la Monda Organizaĵo pri Komerco.

Dum 2004-05 mi servis kiel konsilisto de la Prezidanto de Litovio pri ekonomia kaj regiona politiko kaj pri eksterlandaj aferoj, poste mi estis direktoro de la fako pri ekonomia sekurecpolitiko en la ministerio de eksterlandaj aferoj. En 2006-11 mi estis ambasadoro de Litovio en Belgio kaj (de 2007) Luksemburgio. Nun mi estas ambasadoro pri specialaj taskoj en la departemento pri Eŭropaj Aferoj de la Litova Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Nijolė Žambaitė

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/bet-118

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi