Przemysław Wierzbowski: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

wierzbowskiHodiaŭ finiĝas la publikigado de la respondoj al la demandoj de la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. La dek-dua (laŭalfabete) partopreninto estas Przemysław Wierzbowski (Pollando), prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj pri lia persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo.

1. Grandegan plezuron donis al mi la reta Junulara Esperanto-Semajno de 2020, profesie organizita, kun ege riĉa programo kaj plaĉa etoso. Simile bona montriĝis tiujara SES, en kiu mi ĝuis diskutrondojn inter la kurso-sesioj. La aranĝo, pri kiu mi sincere elreviĝis estis la ĉi-jara IJK – laŭ mi la ĉefa problemo pri ĝi estis la uzita virtuala teknologio Gather, kiu postulis fortan komputilon kaj rapidan retkonekton por funkcii kontentige. Rezulte, regule ĉeestis tre malmultaj homoj kaj tiuj, kiuj alkutimiĝis al Zoom kaj similaj solvoj, povis senti sin perditaj, se entute sukcesis eniri. Ĝenerale mi havas la impreson, ke la entuziasmo pri grandskalaj retaj kongresoj jam elĉerpiĝis, ĉiu novaĵo pri nuligita renkontiĝo deprimas la movadanojn kaj ni urĝe bezonas fizike ĉeestan kunvenon, eĉ se etan.

2. Kompare kun la antaŭa tempo mi pli koncentriĝis pri libroeldonado ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo, ekzemple, kelkajn monatojn mi dediĉis por traduki la romanon Solaris de Stanisław Lem, eldonitan ĉi-septembre. Kun aro da kolegoj-instruistoj jam en aprilo 2020 ni organizis Printempan Retan Kursaron (PRK), pioniran interretan Esperanto-kurson en la pandemia periodo, kiu estis sufiĉe sukcesa. La aferon ni ripetis ankaŭ ĉi-jare. Malpli intense BES povis zorgi pri ĉeestaj kunvenoj, lingvokursoj en nia sidejo kaj aliaj renkontiĝoj apenaŭ okazis, dufoje ni kunorganizis SAT-kongreson. Aparte ĝojigas min, ke la ĉi-jaraj Zamenhof-Tagoj fine povis gastigi en Bjalistoko kelkdekon da homoj el diversaj landoj. Ni plu aktivas en eŭropaj projektoj, kvankam ofte kun malpli da ĉeestado: de decembro 2020 BES kunordigas la projekton “Reta Edukado Nun” de Erasmus+ kun organizoj el Francio, Italio, Britio kaj Kroatio, kaj partneras en du aliaj projektoj. Cetere mi instruis rete, registris sonlibrojn, kontribuis por Vikifontaro kaj Vikipedio k. a.

Ĉi tiuj respondoj de Przemysław Wierzbowski aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/wierzbowski-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi