Ne la membroj, sed la Komitato decidos pri la domo de UEA

ueaLa reta voĉdono finiĝis sabaton 8-an januaro 2022 je 23h UTC. La propono “Ĉu la Komitato de UEA decidas, ke okaze, ke la Komitato decidos vendi la oficejan domon, tiu decido devos esti konfirmita de la membraro en Ĝenerala voĉdono?” estas malaprobita de la Komitato de UEA, kun 35 voĉoj “Ne”, 15 “Jes”, 2 sindetenoj.

Aparte notindas, ke la partopreno estis rekorda, kun 52 voĉdonoj el 61 komitatanoj; la plej alta partopreno ekde 4 jaroj kaj unu el la plej altaj entute ekde kiam la reta voĉdonsistemo de UEA funkcias. Tre baldaŭ ekos la debata fazo pri la vendo de la Oficeja Domo en Nieuwe Binnenweg 176.

Aleks Kadar
Ĝenerala Sekretario de UEA

La detala rezulto kun la nomoj de la (ne)voĉdonintoj komitatanoj estas legebla en la diskutlisto de la Komitato de UEA https://groups.io/g/komitato-de-uea.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi