Trezoro Huang Yinbao: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

trezoroTrezoro Huang Yinbao (Ĉinio), vicprezidanto de UEA kaj direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, estas la deka (laŭalfabete) partoprenanto en la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj pri lia persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo.

1. MondaFest’ kaj VK, nuligo de la deficito de UEA, kresko de membroj, agadoj ĉe UN ktp. estas pozitivaj. Mi subsktreku agojn ĉe Unesko, ĉar mi respondecas. UEA pene prezentis al Unesko valoron de Esperanto per agoj: eldono de De ideoj al agoj – 70 jaroj de Unesko (kun Unesko); 46 Rakontoj pri Unesko; kuneldono de Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19; lanĉo de la enketo de Unesko pri Edukado en la retejo de Unesko; invito de saluto de la ĝeneralaj direktoroj de Unesko por VK; aktivado de François Lo Jacomo kun aliaj ĉe Unesko kaj ties Ĝenerala Konferenco; lanĉo de la trijara kampanjo por konvinki Uneskon deklari “Tagon de Esperanto”. Mi aperigis 6960 artikolojn kun Esperanto-reklamoj, en ĉinaj kanaloj kreitaj de mi, kun ĉ. 170.000 ŝatantoj kaj ĉ. 78.000.000 legoj. La konata kanalo estas “Jingri Taoutiao”.

2. Longa diskuto pri la domo en Roterdamo sen rezulto povus negative influi solidarecon de la membraro.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decmbra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/trezoro-12

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi