Humphrey Tonkin: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

tonkinLa Ondo de Esperanto daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Jam aperis dek respondoj. La dek-unua respondinto estas Humphrey Tonkin (Usono), prezidanto de ESF kaj eksprezidanto de UEA

1. La pandemio malhelpis multajn agadojn por Esperanto – sed ĝi samtempe naskis novajn kreivajn rimedojn por superi tiujn limigojn. La esperantistoj rapide adaptiĝis al virtualaj aranĝoj: ili enŝaltis siajn komputilojn kaj komencis komunikiĝi. Okazis eksterordinara virtuala kongreso de Esperanto en 2020, kun multe pli granda partopreno ol okazus se la kongreso okazus normale – kaj kun tuta festivala etoso kiu etendiĝis tra kelkaj monatoj. Homoj, kiuj antaŭe apenaŭ komunikiĝis, nun plonĝis en komunikadon, debatadon, planadon. Mi mem, pro virtualaj kunvenoj, havis pli da kontakto kun alilandaj esperantistoj ol normale okazus, kaj mia sperto similas tiun de multaj aliaj parolantoj de nia lingvo.
Do, se la pandemio mem estis la plej negativa okazintaĵo, la inventemo kaj kreemo de la esperantistoj estis la plej pozitiva: el limigo oni kreis disvastigon.

2. Mi publikigis libron pri Esperanto-literaturo; mi redaktis kaj kompletigis tradukon de la dramo de Shakespeare Koriolano (restas nur verkado de antaŭparolo kaj ĝi pretos por aperigo); mi nun mezas en tradukado de La Zamenhof-Strato de Roman Dobrzyński; kaj pluraj aliaj projektoj progresas. Mi daŭre prezidis ESF, reprezentis UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj (nova pozitiva okazintaĵo estas la fakto, ke TEJO estis akceptita kiel neregistara organizo en konsultaj rilatoj kun UN), kaj ĝenerale okupiĝis pri malnovaj kaj novaj Esperanto-agadoj. Kaj kompreneble mi ŝparis je flugbiletoj, kio ebligis altigon de miaj donacoj al Esperanto-organizoj.

Ĉi tiuj respondoj de Humphrey Tonkin aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi