Giorgio Silfer: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

silferLa Ondo daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. Jam aperis ok respondoj. La naŭa (alfabetorde) respondinto estas Giorgio Silfer (Eŭropo), verkisto, eksa konsulo de la Esperanta Civito.

1. Pozitivaj la eventoj kiuj povis okazi efektive, kaj ne nur per telematika surogato. Inter ili reliefis tiuj en propra ejo, kiel Greziljono en Francio kaj Kultura Centro Esperantista en Svislando. Por ĉi-lasta gravis ankaŭ du seminarioj komisiitaj (kaj financitaj) de Konsilio de Eŭropo, pri lingvotestado por enmigrintoj, kaj la ekfunkciado de la partnera Afrika Esperanto-Instituto. Fakte 2020-21 estis tre pozitiva jaro por KCE, kiu interalie eldonadas la gazeton Heroldo de Esperanto. Sed ankaŭ por aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito tiu jarduo estis tre pozitiva: sufiĉas mencii la ekspansion de la revuo Literatura Foiro kaj de la librofako de LF-koop.

La pandemia epoko hazarde koincidis kun la delonge atendata malkonstruo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kaj la fino de la hegemonio de la UEA-burokrataro en Esperantio. Por la bulleristoj tio estis la plej negativa evento, kvazaŭ sinonimo de bankroto. Por la raŭmistoj, temis pri evento profetita jam de pli ol du jardekoj. Certe du (eble eĉ tri) jaroj sen realaj kongresoj ne estas pozitivaj por la esperanta popolo, kiu kutimis je tiaj paŭzoj nur dum la du mondmilitoj.

2. Mi estis tre aktiva, multe instruis, verkis kaj vojaĝis (en tri kontinentoj). Interalie, danke al la kalumniado kontraŭ mia persono fare de la intervjuanta uranisto, ene de tri semajnoj mi produktis la antologion Verda stelo kaj roza triangulo, en printempo 2021.

Ĉi tiuj respondoj de Giorgio Silfer aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/silfer-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi