Ni semas kaj semas… Esperanto en infana ripoztendaro

infana

La Nova Esperanta jaro 2022a startis por mi la 1an de januaro kune kun la trajno “Moskvo-Ĉeboksaro”. Ĝi portis min kaj mian 16-jaran samklubanon Romĉjo Ralko al la infana ripoztendaro, tradicie organizata dum lernejaj ferioj de la Ĉeboksara instruejo “Lingvo por sukceso”.

La sekvan matenon nin renkontis ĉe la kajo Aleksandr Blinov – la direktoro de la instruejo kaj de la vintra tendaro. Post kelka tempo nin jam salutis aliaj infangvidantoj. Ili ĉiuj estis miaj bonaj konatoj: kelkaj gejunuloj kiel kolegoj en la pasintjara somera tendaro, kaj la aliaj kiel esperantistoj.

La gvidteamo estis unika. Unuflanke, ĉar pro evidentaj kialoj la teamon ne povis kompletigi eksterlandanoj, kies partopreno estas alloga specialaĵo de tiuj tendaroj. Aliflanke, ĝin konsistigis bone parolantaj esperantistoj: dum la jubilea 25a Ĉeboksara lingva festivalo, pasinta oktobre 2021, pri partopreno ekinteresigis Darja Zelenina (Sankt-Peterburgo), Martin Bureŝ (ĉeĥo, laboranta nun en la apudmoskva Dubna), Romĉjo Ralko, Jaroslavna (Slava) Puŝkarskaja (Dimitrovgrad), lernanta Esperanton ekde majo 2021. Bonŝance, ili ĉiuj sukcesis veni (Martin nur por du lastaj tagoj). Tiel en la 11-kapa teamo estis sep lernejanoj kaj ses esperantistoj.

Tio ne povis ne influi al la etoso de la tuta aranĝo: sur la anorakoj de la tendaranoj aperis la frazo en Esperanto “La limoj de nia lingvo signifas la limojn de mia mondo”, parolado en Esperanto sonis inter la teamanoj, ĉe manĝotabloj kaj dum la matenaj kaj tagfermaj kunvenoj, sed ĉefe – triono el la partoprenantaj geknaboj eklernis Esperanton kiel la duan lingvon.

La tendaro estas lingva, tial ĝia tagordo antaŭvidas nepran ĉiutagan lecionon de la angla kaj unu ĉiutagan lecionon de elektebla lingvo (la germana, franca, korea, belorusa kaj Esperanto). En la unua tago infanoj po dek homoj venas al la lingva instruonto, kiu dum dek minutoj rakontas al ili pri la proponata lingvo kaj sia kvinhora kurseto. Ricevinte informojn pri la proponataj lingvoj, la lernantoj enskribiĝas en la liston de la koncerna lingvogrupo. Se en la listo jam estas 10 homoj, necesas aliĝi al alia grupo. Tiel funkcias kutime, sed ne nun. Post iom da konfuzoj la teamo decidis ne limigi la kvanton da lernantoj en la Esperanta grupo. Tial la kurseton vizitadis 19 diversaĝaj kaj diverskapablaj, sed diligentaj kaj entuziasmaj Esperanto-lernantoj.

fotoNi decidis ne dividi la grupon, kaj en la instruado multe helpis la teamanoj Darja kaj Slava. La lecionoj flugis fulme… Mia celo estis instrui la geknabojn uzi la 20-paĝan varb-broŝuron, kiun mi donacis al ĉiuj en la unua leciono. La varbilo enhavas skizon de Esperanta gramatiko, bazan vortaron kaj kelkajn tekstojn. Tre supraĵe ni sukcesis tuŝi ĉion, ludante, kantante, hore prononcante langrompilojn kaj konstruante demandojn al poeziaj tekstoj. Ni sukcesis fari koncerteton okaze de la naskiĝtago de Darja Zelenina kaj verki novjaran gratulkarton al Aleksandr Blinov. Foje ni apartigis 7-8-jarulojn, tiam kun ili laboris Slava. Ekzemple, ili devis grupigi 50 bildkartetojn kun Esperantvortaj surskriboj laŭ la temoj, ĉiu infano parkerigis elektitan vortliston kaj poste diktis ĝin al la tuta lernogrupo. La etuloj tiel serioze traktis siajn taskojn, ke ili faris eĉ pli, ol ni petis. Ankaŭ pli aĝaj infanoj laboris sindone. Estis granda ĝuo vidi geknabojn legantajn Esperantan varbilon ekster niaj lecionoj aŭ ricevi de iu tradukon de versaĵo – malgraŭ tio, ke ni ne havis hejmajn taskojn.

La plej kortuŝaj momentoj estis kiam post la septaga tendarumado, dum la fina kunveno, kie ĉiu infano povis esprimi impresojn pri siaj travivaĵoj, kelkaj konfesis, ke ili deziras daŭrigi la lernadon de Esperanto. Unu knabo skribis al mi (ruse): “Mirina, dankon pro la bonegaj lecionoj de Esperanto. La amo al tiu ĉi lingvo brulas en mi”.

Ni ĉiuj adiaŭis kun arda kredo pri la nova renkontiĝo somere. Eble, tiam ni daŭrigos…

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/ruslando-30

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi