Malgranda trilogio de Ĉeĥov: Literatura suplemento al La Ondo

trilogioĈeĥov, Anton Pavloviĉ. Malgranda trilogio / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵen­kov, Anna Pentus, Mati Pentus. Kompilis Aleksander Korĵenkov; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kalinin­grado: ­Sezonoj, 2021. — 39 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2021).

Kiel la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2021a jaro, estas eldonita la bitlibro Malgranda trilogio de Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (Чехов, 1860-1904). Ĝi konsistas el tri rakontoj, kiujn Ĉeĥov verkis somere 1898:

“La homo en ujo” (Tradukis Anna Pentus, Mati Pentus)
“Grosoj” (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
“Pri la amo” (Tradukis Aleksander Korĵenkov)

Ĉi tiuj tri rakontoj, verkitaj somere 1898, aperis en la Moskva revuo Russkaja myslj (La Rusa Penso). Ilin kunligas la rakontistoj, tri konatoj, kiuj laŭvice rakontas siajn historiojn: la instruisto Burkin parolas pri sia gimnazia kolego Belikov, la veterinaro Ĉimŝa-Gimalajskij parolas pri la sorto de sia frato Nikolao, kaj la bienulo Aljoĥin prezentas la historion de sia amo al Anna. Sed pli gravas la ĉefa ideo, kiu traas la trilogion: la propravola enfermiĝo, montrita en la titolo de la unua rakonto La homo en ujo (alternativa traduko: “La viro en kesto”), kiu kondukas al soleca vivo kaj fiasko.

En ĉiu laŭvica trilogia rakonto Anton Ĉeĥov montras la karakterojn kaj la situaciojn pli nuancite.

La “enujeco” de Belikov, timanta preskaŭ ĉion kaj timiganta preskaŭ ĉiujn, estas okulfrapa, kaj ĝi estas montrata en maniero karikatura kaj groteska, eĉ kiam temas pri lia morto: “… kiam li kuŝis en la ĉerko, lia mieno estis milda, afabla, eĉ gaja, kvazaŭ li ĝojus, ke fine oni metis lin en ujon, el kiu li jam neniam eliros”.

Kvankam elementoj de grotesko kaj sarkasmo ĉeestas ankaŭ en Grosoj (precipe en la priskribo de la bieno kaj ties posedanto), ĝi estas pli drameca: Nikolao, oferinta siajn junaĝon, karieron kaj edzinon por sia banala revo, post la realigo de la revo trafis en duoblan enujecon de sia neprizorgita bieno kaj de sia filistra pensmaniero, ne rimarkante sian enfermiĝon, same kiel la acidan guston de la grosoj.

La tria verketo estas lirika konfeso. Aljoĥin rakontas, ke anstataŭ okupiĝi pri scienca laboro li memvole iĝis ostaĝo de siaj honoro kaj honesto, izoliĝinte en kamparo por longa kaj elĉerpa laborado. Ekaminte la edzinon de sia bonstata konato Liganoviĉ, kaj sentante, ke lia amo verŝajne estas reciproka, li ne sukcesas forlasi sian moralan enujecon kaj forĵeti siajn timojn kaj hezitadon, kaj li penas pravigi antaŭ la gastoj sian nedecidemon per iom abstrakta rezonado.

La literaturan suplementon senpage ricevas ĉiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, do, se vi volas tralegi la libron Malgranda trilogio, bonvolu aboni la almanakon por 2022, kaj vi rajtos ricevi ankaŭ la kompletajn jarkolektojn de La Ondo kaj literaturajn suplementojn por 2020 kaj 2021.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj, ĉe nia UEA-konto “avko-u” (du preferindaĵ manieroj) kaj ĉe la internacia pagosistemo “PayPal”. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/ondo-90

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi