731 tagoj: Du jaroj da ĉiutaga informado!

Hieraŭ, la 31an de decembro ĉi tie aperis la respondoj de Peter Baláž al nia tradicia enketo “Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021”. Temas pri tio, ke dum du jaroj en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Danke al tio, la seninterrompa serio, komencita la 1an de januaro 2020, atingis la daŭron de 731 tagoj.

Ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu artikolo) en ĝi aperis 2 mil 764 tekstoj. Ilin garnas 3 mil 972 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita en februaaro 2020, la plej vizitita afiŝo estas la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo de la Siberia esperantisto Stanislav Belov. Sekvas tri artikoloj de la ĉefredaktoro de La Ondo. Ĉiuj artikoloj de la unua dekkvinopo estas enretigitaj en 2020 aŭ 2021 escepte de la artikolo pri esperantofonoj en la Ruslanda censo, verkita antaŭ preskaŭ dek jaroj – danke al pluraj referencoj en la reto ĝi estas nun en la dua loko.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.

2.680. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
2.368. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
2.050. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
1.996. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
1.938. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
1.911. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
1.708. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
1.698. Korĵenkov A.: La Unua Libro
1.665. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
1.642. Reza Kheirkhah: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
1.491. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020
1.374. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
1.362. Gorecka H., Korĵenkov A.: Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas
1.349. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
1.317. Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA

La Ondo de Esperanto nun aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas kaj/aŭ abonas la almanakon La Ondo de Esperanto. Dankon pro la helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/ondo-88

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi