Ni daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La sesa (alfabetorde) respondinto estas Dennis Keefe, iniciatinto de Lingvaj Festivaloj kaj de Universitato de Esperanto, la Esperantisto de la Jaro 2011.
1. Certe troviĝas multe da novaj Esperantaj agadoj, kiuj meritas mencion ĉi-jare, sed mi limigos min al nur unu: la kurso pri Instruado de Esperanto, kreita kaj instruita de Katalin Kováts. Tiu kurso konsistis el 300-paĝa lernolibro, 20-horoj da faka instruado, kaj, kompreneble, kun instruisto kiu lertas pri la temo. Do, 1) multa legomaterialo, 2) longdaŭra instruado, kaj 3) kompetenta kursgvidanto. Tio estas modelo, kiun multe da Esperantaj kompetentuloj povas utiligi. Se ekzistos pritemaj legaĵoj, kompetentulo pri la temo, kaj kurso kun daŭro de 20, 30, 40 horoj, ni havos aliajn sukcesojn tiajn en la venonta jaro.
Rilate la alian flankon de Esperantujo, ni ankoraŭ ne solvis la ĉefan problemon: kiel eliri el nia propra komunumo kun mesaĝoj por la ekstera, publika mondo. La interreto kiu donis esperon al multe da ni antaŭ deko da jaroj nun enkvartaligas nin per nejusta sistemo de algoritmoj. Ni devas lerni kiel transsalti tian barilon.
2. –
Ĉi tiuj respondoj de Dennis Keefe aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/