Léon Kamenický: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

Léon KamenickýLa Ondo daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due, pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La kvina (alfabetorde) respondinto estas Léon Kamenický, prezidanto de TEJO.

1. Malgraŭ komplikaĵoj, en la lastaj monatoj ni multon lernis. Multaj ĉeestaj eventoj de TEJO kaj de niaj Landaj Sekcioj estis nuligitaj. Kvankam estis iom malĝoje, nia laboro devis sufiĉe rapide adaptiĝi al novaj cirkonstancoj. Tiel rapidigis la procezon “translokigi” niajn aktivaĵojn reten. Ekzemple, anstataŭ la “kutimaj” IJKoj okazis IJK en la reto en 2020 kaj 2021, kio helpis konekti la eventon kun Esperantaj junuloj el pluraj kontinentoj. Tio montris al ni, ke ni devas pligrandigi la oferton de retaj aktivaĵoj ankaŭ post tiu ĉi nekutima periodo, por inkluzivi pli da junuloj en nia agado.
La fakto, ke okazis jam kelkaj ĉeestaj eventoj montras, ke ni jam iom lernis kunveni en nova medio. TEJO ankaŭ bonŝancas, ke ĝi estis dum la tuta jaro subtenita de tre aktivaj stabanoj. Menciindas mirinda laboro de niaj ĉeestaj volontuloj en Roterdamo kaj de niaj nuntempaj oficistoj.

2. Por esti tute honesta mi ne tre aktive partoprenis en Esperanta agado en la unua parto de 2021 (mi estis plene okupita en la universitato kaj en mia nova plentempa laboro). Mi ankaŭ ne povis imagi partopreni en pli da retaj aktivaĵoj en mia vivo ol mi jam faris.
Tuj kiam mi komencis havi iom da libera tempo ĉe komputilo, mi aliĝis kiel trejnisto por eduki novajn trejnistojn kadre de seminario organizita en Tuluzo. Aldone, mi lastmomente decidis reveni al TEJO-estraro kaj iĝis ĝia gvidanto. Nun mi partoprenas en multaj kunsidoj kaj havas sufiĉe riĉan Esperantan vivon.

Ĉi tiuj respondoj de Kamenický aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/kamenicky

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi