Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2022

januaro

5. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Sigismund Prager (1907-1923-1966), rumania, poste nederlanda judo, advokato, lingvoinstruisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Sigismundo Pragano; sukcesa Cseh-intsruisto, instruisto de Esperanto en la universitato de Amsterdamo ekde 1950, membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1958-66); tradukinto de Humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intelektuloj de E. Relgis (1928) kaj Rumana bonhumoro en elektitaj rakontoj (kun P. Firu, 1932).

5. Antaŭ 20 jaroj mortis Yves “Ivo” Peyraut (pron: Peró, 1923-1950-2002), franca inĝeniero, instruisto, socia aktivulo kaj esperantisto; aktivulo de la laborista Esperanto-movado, kunfondinto de la liberecana radio “Radio Libertaire” kun ĉiusemajna Esperanto-elsendo, membro (1953-2002) kaj prezidanto de la plenumkomitato (1985-2001) de SAT.

17. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Otto Bäßler (pron: Bésler, 1897-1924-1981), germana presisto, postmilite ŝtatoficisto en GDR, socia aktivulo kaj esperantisto; funkciulo de la laborista Esperanto-movado, gvidanto de la Esperanto-Servo de SAT kaj de la Proleta Esperanto-Korespondservo de IPE, kuniniciatinto kaj prezidiano de la komunista opozicio en SAT (eksigita en 1931), unu el la iniciatintoj de IPE fondita en 1932; kunfondinto de Centra Laborrondo Esperanto ĉe Kulturligo de GDR (1965).

20. Antaŭ 10 jaroj mortis Eliška “Eli” Urbanová (fraŭline: Vrzáková, 1922-1948-2012), ĉeĥa muzikinstruistino, edukistino, verkistino kaj esperantistino; unu el la plej konataj Esperanto-poetinoj, ricevinta kvar premiojn kaj du honorajn menciojn en la branĉo “Originala poezio” de la Belartaj Konkursoj de UEA, membro de la “Praga artliteratura skolo”; aŭtorino de sep poemaroj Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003), Prefere ne tro rigardi retro (2007); ŝia membiografia romano Hetajro dancas (1995) kaŭzis polemikon en la gazetaro; membro de la juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-77), membro de AdE (1986-95); honora membro de UEA (1996), laŭreato de la premio de OSIEK (2001).
Legu pli pri Eli Urbanová en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 288-289.

20. Antaŭ 55 jaroj mortis Johannes Rijk Gerardus Isbrücker (1889-1909-1967), konata en Esperanto kiel Jan Isbrucker; pioniro de uzado de Esperanto en radio, komitatano (1925-36) kaj vicprezidanto (1934-1936) de UEA, membro de Lingva Komitato (LK, 1921-48) kaj AdE (1922-67), la plej longtempa prezidanto de AdE (1937-63), aŭtoro de La evoluo de la telefonio (1928), Historio kaj organizo de la Esperanto-movado (1932), Pri la vortfarado en Esperanto (1959) k. a., honora membro de UEA (1934).
Legu pli pri Jan Isbrucker en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 138-139.

21. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalskij (Михальский, 1897-1911-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eŭgeno Miĥalski; kunfondinto de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (1931), membro de LK (1932-37), talenta poeto, aŭtoro de la poemaroj La Unua Ondo (1918), Du Poemoj (1922), Prologo (1929), Fajro kuracas (1932) kaj Kantoj de amo kaj sopiro (1934); en 1994 aperis lia Plena poemaro, kompilita de W. Auld.

29. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Belka Beleva (Белева, 1927-1957-2012), bulgara aktorino, instruistino en Teatra Akademio en Sofio, kaj esperantistino; prezidanto de la Sofia Esperanto-Societo (1979-81), gvidanto de la Virina Komisiono de BEA (1975-86), membro de la Virina Komisiono de UEA (1978-82); unu el la plej konataj aktorinoj en Esperanto, rolinta, interalie, en dekoj da spektakloj de Bulgara Esperanto-Teatro ekde ties fondo (1958) kaj en Internacia Arta Teatro; aŭtorino de la membiografia libro Teatro sen lingva bariero: Travivitaj rememoroj (1986); honora membro de UEA (1996).
Legu pli pri Belka Beleva en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 31-32.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi