La pandemio efikis duflanke: negative kaj pozitive: Intervjuo kun Halina Gorecka

goreckaKiel vi reagis, kiam vi eksciis, ke vi estas la Esperantisto de la Jaro 2021? Dum dudek jaroj vi estis sekretario de la elektokomisiono, kaj vi estis tiu, kiu sciigis la laŭreatojn pri ilia elektiĝo. Tio estas agrabla tasko (mi ja bone scias!), kiel estas ĉe la alia flanko?
Prave, dudek fojojn mi anoncis la rezulton de la vica elektado, kaj varmigas mian koron la memoro pri ĉi-okazaj telefonaj interparoloj kun Bill Auld aŭ Michel Duc Goninaz, kiu ŝerce demandis, ĉu la esperantisto nur de la jaro, ne de la jardeko? Ni uzis la Zamenhof-festojn por solene anonci la rezulton en Jekaterinburgo, Kaliningrado, Kaŭno, Berlino… Kaj tute surprizan sciigon mi ricevis de vi, Paŭlo, pri la atribuo de la titolo al mi. Sincere, mi neniam pensis aŭ revis pri tia honoro, ja estas tiom da indaj personoj, des pli, ke mi neniel elstaris en la finiĝanta jaro. Mi tutanime dankas al la elekta komisiono pro la honoro kaj dediĉas ĉi tiun elekton al miloj da senlacaj pacaj batalantoj en diversaj roloj kaj pozicioj sur tre diversaj kampoj.

Kiujn kandidatojn vi mem proponus por Esperantisto de la Jaro 2021?
Se mi estus membro de la elekta komisiono, mi konsiderus tiujn aktivadojn, kiuj estis aparte gravaj pro la pandemio kaj kandidatigus jenajn personojn: Petro Baláž pro la kreo de la virtual-kongresa sistemo, kunordigo kaj kapabligo de la teamo kiu ĉi-jare migris al alia urbo; Aleksander Korĵenkov pro la ĉiutaga aperigo de informoj en nia novaĵretejo kaj pro lia daŭra tradukado de defie malfacilaj tekstoj, ĉi-jare: Pasternak, Solĵenicyn, Rasputin kaj Jerofejev. (Petro kaj Aleksander laŭreatiĝis pli frue, sed kial ne denove? Nombru la Orajn Pilkojn de Messi kaj Ronaldo en la futbala mondo.) Vivigo de niaj kulturcentroj estas grava tasko kaj tre malfacila en la nunaj kondiĉoj, tial inter miaj kandidatoj estus Bert Schumann, kies laboro kun la sindonema teamo ebligis subteni la funkciadon de la kastelo Greziljono, fari riparlaborojn kaj daŭrigi la tradiciajn aranĝojn en la kastelo malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj.

gorecka kaj korĵenkov

Halina, Aleksander kaj ilia enciklopedio (Foto: Aleksej Korĵenkov, somero 2018)

Mi jam havis la okazon intervjui vin antaŭ du jaroj okaze de via jubileo. La tiama intervjuo titoliĝis “Hobio, kiu iĝis profesio”. Efektive, vi estas inter la bonŝanculoj, kiuj perlaboras la monon per ŝatata aktivado (kaj ricevas premion por tio!). Kiel vi klarigas al neesperantistaj amikoj pri kio vi okupiĝas?
Mia medio dum jardekoj estis ĉefe esperantista, kaj okazoj mencii mian laboron ekster ĉi tiu medio ne estis tro oftaj. Oni miras, ke eblas vivteni sin per la eldona agado (ĉefe esperantistoj pri tio miras, sciante la etecon de nia merkato), kaj iuj ne nur miras, sed admiras. Kutime mi diras, ke mi kaj mia edzo eldonas (inter)lingvistikan revuon por malvasta rondo de fakuloj, se oni plu scivolemas, mi aldonas, ke ĝia enhavo rilatas al la lingvo Esperanto kaj al la agadoj ĉirkaŭ ĝi.

Kiam ni interparolis antaŭ du jaroj, la pandemio estis ekster nia imagopovo kaj nun ĝi forte influas nian ĉiutagecon. Ĉu la novaj cirkonstancoj ŝanĝis ion en via laboro? Kaj kiel vi taksas ilian influon al la Esperanto-movado?
La pandemio grave influis al nia laboro, kaj tiu influo estas negativa. Kvankam ni ne bezonis reorganizi nian “internan” laboron, ja dum tridek jaroj ni laboras hejme ĉe komputilo kaj tenas kontaktojn per interreto (ekde 1993). Sed librovendoj ŝrumpis pro limaj kaj poŝtaj obstakloj, ankaŭ neokazigo de ĉeestaj aranĝoj kontribuis al tio. Ni devis prokrasti presadon de la planitaj libroj kaj estas kontentaj, ke ni jam pli frue, antaŭ la pandemio, transiris al elektronika eldonado de La Ondo de Esperanto.
Se paroli pri la influo al la Esperanto-movado ĝenerale, la pandemio efikis duflanke: negative kaj pozitive. Unu el la plaĉaj flankoj de la Esperanto-aktivado estas renkontiĝoj. Dum la pandemio kunvenoj maleblis, la planitaj aranĝoj, inkluzive de la UKoj, estis nuligitaj, kaj oni sukcese adaptis sin al la situacio okazigante retajn kunvenojn kaj virtualajn kongresojn. Unuflanke tio ebligis partoprenon sen limaj, vizaj, financaj baroj, sed perdiĝis la sento de homa proksimeco kaj varmeco, kiam brakumo estas ne virtuala, sed reala. Aliflanke, abundo de retkunvenoj kondukas al laciĝo pro la virtualeco kaj al apatio, malpliiĝas kvanto de retejaj vizitantoj. Interesas min, kiujn vizit-statistikojn dum la pandemia periodo notas Esperantaj retaj radioj.

Esperanto certe okupas multan tempon en via vivo. Ĉu vi havas liberan tempon? Se jes, kiuj estas viaj plej gravaj okupoj ekster Esperantujo?
Post la transiro al la sezona eldonritmo de La Ondo mi havas pli multe da tempo por mia aktivado en la pacienta movado, kie mi utiligas miajn spertojn el la Esperanto-movado: ekde sekretariado kaj kunordigado ĝis gvidado de projektoj kaj de nia organizaĵo, aldone verkado, redaktado kaj similaj aferoj. Veran hobion, kiel pupfarado, trikado, pentrado k. s. mi ne havas. Mi ŝatas vojaĝi, promeni piede, iom bicikli, viziti artmuzeojn kaj aliajn interesajn lokojn. En Kaliningrado mi ekŝatis printempon kaj fruan someron, kiam floradas arboj kaj arbustoj, kaj mi ĝuas tion.

gorecka

Halina Gorecka en la skanseno “Malyje Korely” apud Arĥangelsko, kie ŝi ĉi-aŭtune partoprenis nefrologian konferencon (Foto: Oksana Suĥareva)

Ne povas manki la tradiciaj demandoj… Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?
Ne estas facila demando al la iama direktoro de la Kolektiva Esperanto-Biblioteko, kiun mi flegis en Jekaterinburg-Sverdlovsk, ja tra miaj manoj pasis tiomego da libroj. Hm… nu, la novelaro Kain kaj Abel de Sándor Szathmári por revoki memorojn pri la rondo de la junaj uralaj literaturŝatantoj, Homarano de Aleksander Korĵenkov por koncentri sin je la grandioza personeco de Zamenhof, kaj Studoj pri la Esperanta literaturo de Vilmos Benczik.

La antaŭlasta demando: kiujn planojn vi havas?
Se temas pri Esperanto, miaj planoj ne ŝanĝiĝis de tiuj, anoncitaj antaŭ du jaroj – “mi ŝatus iam pretigi almenaŭ unu broŝuron surbaze de miaj artikoloj en La Ondo, eble el la historio de Sukcena Lando. Mi daŭrigos kompostadon de recenzoj el la beletra almanako Sezonoj”. Sed nun mi ne estas tiom optimisma pri realiĝo. Mi esperas, ke ni reaktivigos nian podkastan servon Radio Esperanto.

En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?
Verŝajne, ni travivas nun la periodon, kiam la novaj agadformoj prenas pli fortan kaj pli gravan pozicion, sed la malnovaj strukturoj sen ĝustatempaj transformoj velkas kaj ludas malpli gravan rolon. Ĉi tiu situacio povas ĉagreni iujn, sed longperspektive subteni la arkaiĝintajn strukturojn similas al plua persistado pri ĉevaloj, kiam la estonteco klare estis por aŭtomobiloj. Grandaj strukturoj estas malfacile transformeblaj; mi bedaŭras, ke mankis politika volo por ĝustatempe iniciati necesan transformiĝon de la tradicia movado, kies stato nun ŝajnas simili al agonio. Malgraŭ tio Esperanto kiel lingvo kaj komunumo havos sian modestan, sed firman lokon en la mondo, kaj eble estos ankoraŭ okazo por ĝia nova rolo.

Intervjuis Paŭlo Fischer-Kotowski

Legu ankaŭ:
Paŭlo Fischer-Kotowski. Halina Gorecka: La Esperantisto de la Jaro 2021
Paŭlo Fischer-Kotowski. Hobio, kiu iĝis profesio: Intervjuo kun Halina Gorecka

Ĉi tiu intervjuo kun Halina Gorecka aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/gorecka-11

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi