Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro

holokaŭstaĈiujare, la 27an de januaro, Unuiĝintaj Nacioj observas la Tagon de Holokaŭsta Memoro. Tiutage oni funebras la milionojn da homoj kiuj perdis siajn vivojn, kaj oni honoras tiujn kuraĝajn individuojn, kiuj helpis savi la vivojn de aliaj kiuj alikaze pereus. Universala Esperanto-Asocio aparte funebras la milojn da parolantoj de Esperanto kiuj mortis – inkluzive la familianojn de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Lidia, filino de Zamenhof, estis murdita en la jaro 1942 en la mortigejo Treblinka. Okaze de la 80a datreveno de ŝia forpaso, UEA okazigos en 2022 diversajn aranĝojn honore al la “filino de Esperanto”. Lidia Zamenhof internacie aktivis por disvastigi la lingvon kaj ideojn de la patro, precipe Homaranismon, la Zamenhofan idearon de humanista universalismo. Ŝi aktivis ankaŭ en la bahaa religio, kiu tiutempe subtenis Esperanton kiel internacian lingvon. La Nazia Germanio persekutis Esperanton ĉar ĝia kreinto estis judo kaj pro la tutmondistaj kaj homrajtaj idealoj de la Esperanto-movado. Dum restado en Usono por disvastigi la internacian lingvon kaj bahaismon, Lidia petis plilongigon de la vizo, sed estis rifuzita de la usona enmigrada instanco. Ŝi do estis devigata reiri al Pollando. Baldaŭ poste, sekve de la invado de Pollando en septembro 1939, Lidia estis akuzita pri disvastigo de kontraŭ-nazia propagando en Usono kaj arestiĝis.

Preskaŭ ĉiuj vivantaj familianoj de Zamenhof fariĝis viktimoj de la nazia persekutado. Lia filo Adamo estis arestita kaj, komence de 1940, mortpafita; en la jaro 1942 liaj filinoj Zofia kaj Lidia estis murditaj en Treblinka, kune kun lia fratino Ida. Nur la filo de Adamo, Ludoviko, mirakle transvivis, dank’ al la propra lerto kaj la protekto de li kaj la patrino fare de Pastro Merceli Godlewski, de la Paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj en la varsovia Placo Grzybowski. Tiel, Pastro Godlewski kaj aliaj similaj homoj helpis vivteni la esperon kiu troviĝas eĉ en la nomo Esperanto.

La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kiuj, pro sia raso aŭ fizika kondiĉo aŭ pro siaj politikaj aŭ sociaj konvinkoj, pereis per la manoj de la naziistoj. Inter ili estis multnombraj parolantoj de Esperanto en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Tiuj esperantistoj estis ŝtatoficistoj, instruistoj, kuracistoj, ĵurnalistoj, laboristoj – individuoj el ĉiuj sferoj de la vivo. Kaj inter la transvivantoj troviĝis ankaŭ esperantistaj herooj kiuj ŝirmis aliajn kontraŭ ekstermiĝo.

Ni memoras viktimojn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon, kaj same tiujn kiuj rezistis; kaj ni solene promesas, fronte al la ekzemplo de la Holokaŭsto, fari nian eblon rezisti maljustecon kie ajn kaj kiam ajn ĝi okazas.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1010.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi