Unueco, espero, amikeco: nia vojo en 2022, bondezira mesaĝo de UEA

unueco

Unueco, espero, amikeco: jen vortoj, kiuj bone difinas la laboron de UEA kaj per kiuj la Asocio sincere bondeziras al ĉiuj homoj. La laboro de UEA baziĝas sur la verko de L. L. Zamenhof, sur la pensoj de Hector Hodler kaj sur la internacia kunlaboro de landaj kaj fakaj asocioj de esperantistoj. UEA estas nenio, krom ĉiuj el siaj membroj, kies kolektivo kapablas kun espero kaj obstino evoluigi la laboron por Esperanto. Kaj al tiu laborado rekte aŭ nerekte ligiĝas ĉiuj esperantistoj en la mondo. En 2022 UEA en unueco daŭre restos la reto, kiu kunligas tiom da espero, kaj la tegmento, kiu gastigas tiom da amikeco, kiel ĉeforganizaĵo de Esperanto en nia planedo.

Ĉiuj estas kuraĝigataj legi la novjaran mesaĝon, kiun verkis la Prezidanto de UEA, D-ro Duncan Charters, por la januara numero de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj/esperanto. Ties riĉa enhavo resumas la atingojn de 2021, bonvenigas agadojn por 2022 kaj provokas gravajn kaj utilajn pensojn pri nia afero, ne nur pri tio, kion ni sukcesis fari, sed ankaŭ pri tio, kion ni ne forgesu deziri atingi. “Sukceso por Esperanto dependas unuavice de preparo de la vojo por ĝia akcepto”, skribas Charters.

En tiu senco, en la jaro 2022 UEA atentos gravajn datojn kaj jubileojn. La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), institucio de UEA direktita al universitata, esplora kaj dokumenta agado pri Esperanto, interlingvistiko kaj internacia komunikado, 70-jariĝos. Per CED (uea.org/asocio/ced) UEA i.a. okazigas la Esperantologiajn Konferencojn kaj la Nitobe-simpoziojn kaj ankaŭ eldonigas la revuojn Language Problems and Language Planning (LPLP) kaj Esperantologio/Esperanto Studies (EES). En 1952 “D-ro Ivo Lapenna fondis CED kun la celo seriozigi Esperanton inter universitatanoj, esploristoj, politikistoj kaj internaciaj organizaĵoj”, komentas la Prezidanto de UEA.

En 2022 UEA ankaŭ subtenos agadojn pri la 100-jariĝo de la Esperanto-radiofonio, sendube unu el la ĉefaj rimedoj per kiu la internacia lingvo disvastiĝis en la pasinta jarcento. Kaj aldoniĝos al la tagordo omaĝoj memore al Lidja Zamenhof pro la 80 jaroj post ŝia morto en 1942; kaj por festi la 135 jarojn de Esperanto, #NiaLingvo. Por ĉiuj agadoj UEA konstruas kunlaboron kun Pola Retradio, EUROKKA/Vinilkosmo, la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj aliaj grupoj kaj individuoj.

Kun espero kaj plena sindediĉo UEA laboras por la okazigo de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo, kiu laŭplane estos ĉefscenejo por tiuj kaj multe da aliaj agadoj. La UK gastigos i.a. programerojn pri la agado de UEA ĉe UN, Unesko kaj pri indiĝenaj lingvoj. Ili spegulos la Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, komenciĝantan en 2022, kaj la laborojn de la la Komitato de Ne-Registaraj Organizaĵoj pri Lingvo kaj Lingvoj. Tiun komitaton UEA kunfondis por trakti la gravecon de lingvaj demandoj en UN kaj atenti pri lingva diverseco, malegaleco kaj diskriminacio. Aliĝi al la UK eblas ĉe uea.org/kongresoj/alighilo.

Krom malfermi la vojon al Esperanto en aliaj medioj, nia agado por Esperanto mem daŭrigos akurate kaj ĉiam pli amplekse, kun la sama spirito de sindediĉo. Lige kun UEA daŭre funkcios la eldonado de la revuo Esperanto kaj de la revuo Kontakto, kiu en 2021 atingis sian 300an numeron (la revuo aboneblas ĉe uea.org/alighoj/abonilo); la Universalaj Kongresoj; la sistemo de UEA-kontoj (kiu multe utilas por la internacia kunlaboro en la movado); la Libroservo de UEA (katalogo.uea.org); la Biblioteko Hector Hodler; Institucio Hodler ‘68; CED; la Speciala Katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo; k.a. Daŭros la reta agado de UEA, i.a. per la reta revuo Esperanto, la internacia kalendaro EventaServo.org, la facillingva gazeto UEA.facila, la reokazigo de la Esperanto-Kvizo, la Forumo de UEA, la aŭspicio al la Fonduso Instigo kaj la tenado de la spacoj de UEA ĉe Facebook (paĝo kaj grupo), YouTube (UEAviva), Twitter, Vimeo, Instagram kaj Telegram. Same estos por la agado de UEA pri Eksteraj Rilatoj ĉe UN kaj Unesko, konebla i.a. per la spacoj UN Esperante (paĝo kaj Twitter) kaj ĉe la laborgrupo EsperantoporUN.org; kiel same por la scienca kaj kultura agadoj, kiuj kulminas ĉe la Internacia Kongresa Universitato kaj la Belartaj Konkursoj. Tamen aparte sekvinda estas la nova fazo de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kunlabore kun Edukado.net, kiu en 2021 festis sian 20-jariĝon: la KER-ekzamenoj nun kalkulos ankaŭ je la nivelo C2 kaj eblos plene rete trapasi ilin.

Charters finas la novjaran mesaĝon en la revuo Esperanto, memorante la pensojn de Zamenhof: “[li] estis tute konvinkita pri la neevitebla sukceso de Esperanto, sed tio dependis precipe kaj principe de unu kondiĉo, kiu estas en la mano de la esperantistoj. […] Ŝlosilo de liaj zorgoj troviĝas en deklaro farita en Dresdeno en 1908: ‘Se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon… De nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco’. Adiaŭo [de Zamenhof] en Krakovo en 1912 ripetis la admonon ‘laboru ĉiam en plena unueco. Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos’.” Pasiginte 110 jarojn de tiu mesaĝo, ni obstine tenas la strebojn al tiu vojo. Bonvenon aliĝi en UEA por 2022: uea.org/alighoj/alighilo. Pro vi UEA ekzistas. Pro vi ni laboras por Esperanto kiel same por mondo pli bona.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1007.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi