Albert Stalin T. Garrido: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

GarridoLa Ondo de Esperanto daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La kvara respondinto estas Albert Stalin T. Garrido (Filipinoj), vicprezidanto de TEJO.

1. La plej bona afero, kiu estiĝis en la jaroj 2020-21, estas la normaligo de retaj eventoj, kiuj ebligis preskaŭ senprecedence malfermitan aliron al la komunumo por tiuj, kiuj alie ne povus venigi sin al tradiciaj eventoj. El esperantista genio naskiĝis Retevent, kiu rolis kiel platformo por Virtuala Kongreso, IJK, Retoso, ktp. Okazis ankaŭ IRIS, JES kaj miloj da lokaj eventoj organizitaj el ĉiuj anguloj de la mondo. Krome, la Estraro de TEJO montriĝis denove aktiva kaj videbla en la antaŭa kaj nuna mandatoj post problemoj en la pli fruaj.
La plej negativa mi opinius la financan krizon, kiun daŭre trairas UEA, kaj kiu eĉ povus konduki al eventuala forvendo de la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg 176. Same bedaŭrinda estas la ripeta plonĝado al sinsekvaj pandemiaj ondoj de Eŭropo kaj aliaj mondopartoj, pro kio la fizikaj eventoj planitaj estis denove nuligitaj; la plej lasta tia evento estis JES, kiu devis okazi en Germanio.

2. Mi mem organizis retajn eventojn kun kaj por filipinaj esperantistoj. Mi plej multe fieras pri la 7a datreveno de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), kadre de kiu okazis kvin diversaj retaj eventoj kaj kiu rolis kiel podio por multaj filipinaj esperantistoj novbakitaj dum la pandemio sperti interŝanĝojn kun eksterlandanoj. Ekster niaj lokaj rondoj mi ankaŭ partoprenis plurdekojn – eble eĉ pli ol cent – da lokaj kaj internaciaj retaj renkontiĝoj, multajn el kiuj organizis lokaj esperantistaj movadoj tra la mondo, inkluzive de niaj najbaraj landoj, kaj kelkaj el kiuj devigis min resti sendorma ĝis frua mateno. Mi pliintensigis mian aktivadon en la internacia junulara movado elektiĝinte estrarano pri Landa kaj Faka Agado de TEJO en novembro 2020 kaj poste Vicprezidanto en septembro 2021. En oktobro 2021 mi havis ŝancon translokiĝi al Eŭropo, kiu ebligis, ke mi komencu renkontiĝi kun esperantistoj en tiu ĉi mondoparto, kun kiuj mi dum pluraj jaroj konatiĝis kaj kunlaboris nur interrete.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/garrido

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi