La 13an de januaro 2022 en Tomsko forpasis Aleksej Petroviĉ Birjulin (Бирюлин, 1956-2022).
Siberia inĝeniero kaj elstara Sovetunia kaj Ruslanda esperantisto, kunfondinto kaj komitatano de E. R. Kulturo (1984-91), komitatano de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), kunfondinto kaj redakciano de la legenda almanako Sezonoj (1984-90), kunlaboranto de Ekzakte kaj La Ondo de Esperanto, redaktoro de Spektro (1993-94), aŭtoro de pluraj studoj, artikoloj, recenzoj (precipe de verkoj scienc-fikciaj, fantastaj kaj muzikaj) kaj tradukoj, inkluzive de la samizdate eldonita broŝuro Pri la nocio “esperantisto-aktivulo” aŭ la aktivecoj veraj kaj malveraj (Sverdlovsko, 1984), longtempa membro de la juĝkomisiono de la konkurso Liro, bonega konanto de literaturo kaj muziko, kreinto de pluraj popularaj esprimoj…
Lastatempe Aleksej Birjulin kunlaboris en nia nova reta projekto pri kolekto, sistemigo kaj publikigo de materialo pri Sovetunia Esperanto-movado en la 1970-80aj jaroj.
Ni funebras pro la forpaso de nia proksima amiko Aleksej (kaj baptofilo de Aleksander) kaj kondolencas al lia edzino Raŝida, kaj al liaj infanoj kaj nepoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Aleksej Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/birjulin
Ho ve!
Bonega esperantisto, bonega homo. Saĝa, sprita, bonkora, helpema… Mi konis lin persone ekde 1989, kaj liajn verkojn legis ekde fondiĝo de “Sezonoj”…