BET-56: Nina Danylyuk prelegos kaj instruos en Klajpedo

daniljukNina Danylyuk finis la filologian fakultaton de la universitato Taras Ŝevĉenko en Kijivo (fako: ukraina lingvo kaj literaturo) kaj defendis du disertaciojn: por la grado de kandidato kaj por la grado de doktoro pri filologiaj sciencoj. D-ino Danylyuk estas aŭtoro de pli ol ducent sciencaj verkoj en la kampoj de lingvostilistiko, leksikologio, etnolingvistiko, lingvokulturologio, interlingvistiko k. a.

Nina Danylyuk esperantistiĝis en 1977 en Kijivo (Ukrainio). Ŝi proponis por magistrantoj la specialan kurson “Artefaritaj lingvoj kaj interlingvistiko” kaj la fakultativan kurson de Esperanto por studentoj-filologoj. Krome ŝi organizis multajn internaciajn sciencajn konferencojn, sciencajn rondajn tablojn kaj gvidas universitatan Esperanto-centron.

En 2000–09 kaj 2015–21 jaroj d-ino Nina Danylyuk estris la Ukrainian sekcion de ILEI. Ŝi havas la diplomojn de ILEI kaj IEI. En 2009 jaro ŝi finis la Interlingvistikajn Studojn en la universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ŝi partoprenis la internacian projekton pri Interkulturo, multajn konferencojn kaj kongresojn de ILEI, UK-ojn, metodikan seminarion k.a.

En BET-56, kiu okazos la 9-17an de julio en Klajpedo (Litovio), Nina Danylyuk proponos du prelegojn pri historiaj kaj kulturaj rilatoj inter Ukrainio kaj Litovio kaj gvidos Esperanto-kurson por progresantoj.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/bet-116

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi