BET-56: Sepa kaj Asorti koncertos en Klajpedo

Asorti

La partoprenantoj de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Ĉi tiu muzika grupo fondiĝis kiel Asorti en la 1982a jaro. Ĝi estas tripersona familia grupo: Edvardas Piščikas, Edgaras Piščikas kaj Elena Piščikienė. La grupo prezentiĝas profesie dum grandaj internaciaj muzikaj festivaloj, motorbiciklaj festoj, foiroj, naciaj festoj, urbofestoj, Universalaj Esperanto Kongresoj, k.t.p. Muziko de Sepa kaj Asorti sonis en televidaj programoj, ekzemple. “Eurovision”, “X-Faktor”, “Du minutoj da gloro” kaj aliaj. Ĝi kantas en la stiloj kontrea, blusa, folka kaj roka en la lingvoj rusa, litova, angla kaj Esperanto. Ekde sia fondiĝo Sepa kaj Asorti popularigas Esperanton tutmonde por neesperanta publiko pere de grandaj koncertoj por vasta publiko.

Asorti estas ofta koncertanto dum esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Litovio kaj en pluraj landoj. Unuafoje ĝi kantis en Esperanto en Muzo-92 en Litovio. Sekvis Esperanto-koncertoj en Pollando (1993), Belarusio (1993), Hungario (1994), Germanio (trifoje 1995), Belgio (turneo en 1995), Finnlando (UK en 1995) kaj dekoj da koncertoj dum la sekvintaj dudek jaroj. Ekzemple, en 2015 Sepa kaj Asorti prezentiĝis en la internacia renkontiĝo “Elloke-Tutmonden” en Verceli (Italio, marto 2015), Internacia Junulara Festivalo en Brusson (Italio, aprilo 2015), Filmfestivalo en Ĉinio (aprilo 2015), Germana Esperanto-Kongreso en Hameln (majo), SES en Martin (julio), UK en Lillo (julio), IJK en Wiesbaden (Germanio, aŭgusto) kaj en Arkones en Poznano (Pollando, septembro). Kompreneble, la grupo koncertis ankaŭ en la laste okazinta antaŭpandemia BET (BET-55 en Paneveĵo), kaj poste, dum mildiĝo de la pandemiaj kondiĉoj, en la festo, dediĉita al la 160a naskiĝdatreveno de Aleksandras Dambrauskas (septembro 2020 en Pagiriai). Ilia lasta prezentiĝo en Esperanto okazis kadre de la pasintjara Virtuala Kongreso.

Asorti

La grupo eldonis ok muzikajn albumojn en Esperanto: Se povus mi (1994), Ni denove renkontiĝos (1995), Edgar + Asorti (1995), Lernejaj amikoj (2005), Kantu kune (2007), Verda Hejmo (2009), Espero (2013), Teo kaj amo – koloroj de l’ mondo (2015).

Venu al Klajpedoo en julio kaj ĝuu tie koncerton de Sepa kaj Asorti

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/bet-115

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi