La ekskursa programo de BET-56

ekskurso

En la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas planitaj du tuttagaj kaj du duontagaj ekskursoj. Ĉi-sube estas konciza priskribo de la ekskursa programo.

Kurŝa Terlango (tuttaga ekskurso)

La Kurŝa Terlango (nomata ankaŭ Kuronia Duoninsulo) estas unu el la plej mirindaj lokoj de Litovio, de unu flanko lavata de la Balta Maro, de la alia – de la Kurŝa Laguno. Ĉi tie oni povas admiri unikajn orajn sablodunojn, blovatajn de vento, malnovajn bienojn de fiŝkaptistoj kaj majestan pejzaĝon. Pro la ekskluziva faŭno kaj flaŭro kaj pro la unika pejzaĝo, la Kurŝa Terlango estas registrita en la listo de monda heredaĵo de Unesko. Ĝia longo estas 98 kilometroj, kaj ĝia larĝo varias inter 400 metroj kaj 4 kilometroj. Ĝi estas duoninsulo de sablaj dunoj, parte superkreskitaj de arbaro, eksterordinara kreaĵo de homo kaj naturo. La suda parto de la terlango apartenas al Ruslando, kaj la norda al Litovio.

ventoflagoj

Trapasinte per pramo la markolon, unue ni venos al Juodkrantė (nigra bordo). Ekde malnovaj tempoj ĉi tiu loĝloko famiĝis ne nur kiel vilaĝeto de fiŝkaptistoj, sed ankaŭ kiel oazo por ripozo por homoj, sopirantaj al trankvilo. Ĉi tie abundas malnovaj ripozvilaoj kaj somerdomoj. Ni vizitos la unikan galerion de ventoflagoj tipaj por apudmara regiono. Ventoflagoj aperis en 1844, kiam estis enkondukita nova sistemo de markado por fiŝistaj ŝipoj. Apude ni trovos arbokovritan dunon, kiun oni nomas Monto de Sorĉistinoj. Laŭ legendo iam sorĉistinoj kaj diabloj aranĝis festenojn sur ĉi tiu monto. Promenante laŭ konatiĝa pado, ni admiros lignajn ĉizaĵojn de famaj majstroj, kiuj bildigas heroojn de malnovaj litovaj fabeloj kaj legendoj.

ekskurso

Poste ni vizitos koloniojn de kormoranoj kaj grizaj cikonioj. Atinginte naturan rezervejon de Nagliai, ni promenos laŭ konatiĝa pado tra Mortaj Dunoj, tiel nomatajn ĉar iam sub ili estis entombigitaj – t. e., kovritaj de sablo – kelkaj vilaĝoj.

Ĝuinte nepriskribeble belajn pejzaĝojn kaj tagmanĝinte, ni veturos al Nida – la plej granda loĝloko de la terlango. Ĉi tie ni vidos etnografian bienon de fiŝkaptisto, galerion de sukceno, dometon de Thomas Mann, luteranan preĝejon konstruitan en 1888. Apude situas etnografia tombejo, en kiu anstataŭ kutimaj tomboŝtonoj sur la tomboj estas specialaj monumentoj de malgranda arkitekturo (krikštai). En la fino de la vojaĝo vin atendos miraklo de la Kurŝa Terlanga naturo – duno Parnidžio. Al ĝi serpentumas konatiĝa pado. Sur la duno Parnidžio en 1995 aperis sunhorloĝo-kalendaro, dediĉita por omaĝi la restarigon de la sendependeco.

Apudlaguna regiono (tuttaga ekskurso)

Ventė

Unue laŭ vojoj apud la bordo de la Kurŝa Laguno ni atingos Kornon de Ventė, kie ni vizitos malnovan ornitologian stacion. Korno de Ventė estas kabo ĉe la orienta bordo de Kurŝa Laguno. Ĝia longo estas 5,5 km, la plej granda larĝeco – 2,2 km. Sur la pinto de la kabo kruckavaliroj iam konstruis Vitenburgan kastelon. Ekde 1863 tie funkcias lumturo.

Tra la kabo pasas birda migrovojo, kaj en 1925 ĉi tie estis fondita ornitologia stacio, muzeo kaj centro por vizitantoj. Surloka ornitologo konatigos nin kun la sekretoj de ringado kaj migrado de birdoj, rakontos interesajn kaj neatenditajn historiojn.

Mansvinginte al la Kurŝa Laguno de sur la malnova lumturo, ni daŭrigos al la Litovia Venecio – Mingė, vilaĝo kies ĉefan straton anstataŭigas la rivero Minija, kaj lokanoj iras per ŝipetoj por gasti ĉe la alibordaj najbaroj. Navigos ankaŭ ni… ĝis la Nemana delto (insulo) Rusnė, sur kiu situas la samnoma urbeto Rusnė. Ni promenos tra la insula urbeto kun ĉiĉerono, gustumos la lokan specialaĵon – fiŝsupon, vizitos la regionan parkon de la delto de Nemano. Tie ni konatiĝos kun la naturo de la delto.

Fine de la vojaĝo ni trapasos konatiĝan padon sur la granda altmarĉo Aukštumala. Fine de ĝi ni grimpos al belvidejo de kie videblas eksterordinare bela kaj mistera panoramo de marĉoj.

Japana ĝardeno (duontaga ekskurso)

japana ĝardeno

Ni invitas vin viziti la plej grandan japanan ĝardenon en Eŭropo. Ĝi situas en la distrikto de Kretinga, je 38 km de Klajpedo. Ĝia areo estas 16 ha. La Japana ĝardeno estas unu el pluraj respeguliĝoj de la japana estetiko, filozofio kaj vivstilo. Laŭ aserto de japanoj, la esenco de ĝardenoj estas unusignifa: plibonigi la kvaliton de la homa vivo, sentigi harmonion kaj ekvilibron inter la spirita kaj materia vivo. La japanaj ĝardenoj permesas konscii, ke homo estas parto de la naturo.

La ĝardeno ekfunkciis en 2007 laŭ iniciato de la kuracisto Šarūnas Kasmauskas, kiu invitis la majstron Hajime Watanabe el Japanio. En la ĝardeno ni trovos kolekton de bonsajoj, zenajn ŝtonojn kaj ĝardenetojn de sakuroj kun artefaritaj lagoj.

Perpiede tra la malnova urbo

klajpedo

Anjo el Tarava (skulptaĵo de Simon Dach)

Dum la ekskurso tra la malnova urbocentro de Klajpedo ni konatiĝos kun majestaj paĝoj de la historio de unu el la plej malnovaj urboj de Litovio kun trabfakaj domoj, specifaj nur por la Klajpeda haveno. En la koro de la urbo – Teatra Placo – ni vidos la monumenton “Anjo el Taravo” kaj la balkonon, el kiu parolis Hitlero, veninte al la urbo.

Ni vagos tra komfortaj kortetoj de artistoj, ni konatiĝos kun malgrandaj skulptaĵoj (ekzemple, “Kato kun ĝentlemana vizaĝo”), trovos misteran muŝeton kaj ekkonos ĝian povon; ekscios kion faras drako grimpinte sur muron kaj sur tegmento de kiu domo hejmiĝas kamentubistoj kaj kion omaĝas la skulptaĵo “Kaŝobservanto”.

Ni vizitos la preĝejon de Maria, la Reĝino de Paco, supreniros al ĝia turo kaj admiros la bildojn de la Klajpeda haveno, ni vizitos la Kastelan muzeon en kies aŭtentikaj ejoj de la 16–18a jarcentoj estas ekspozicio pri la kastelo kaj la urbo. Fine de la ekskurso en malnovurba kafejeto ni gustumos teon el Baltmara sukceno. Onidire, la sukcena teo purigas la organismon kaj donas animan trankvilon. Laŭ ekspertoj de sukceno, tiu ĉi teo havas kontraŭsepsajn kaj kontraŭtoksinajn ecojn.

Antanas Visockas

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/bet-113

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi