Stanislav Belov: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

BelovNi daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La tria (alfabetorde) respondinto estas Stanislav Belov, Ruslanda ĵurnalisto kaj blogisto.

1. La plej pozitiva estis, ke, same kiel la socio ĝenerale, la Esperanto-komunumo adaptiĝis al la nova realo, kreita de la pandemio, kaj plu viglas. Aperis virtualaj renkontiĝoj, daŭras eldonado, instruado ktp. Bona novaĵo estas apero de ekzameno C2 kaj kompleta virtualigo de la aliaj ekzamenniveloj.

La plej negativa estas la daŭra kaj jam tre grava malfortiĝo de la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Reage al la financa krizo UEA elektis strategion de reduktado, senigante sin je funkcioj kaj posedaĵoj. Sperto de komercaj organizoj montras, ke tiu strategio, kvankam foje neevitebla, estas tre danĝera. Fortranĉante havaĵojn, personaron kaj funkciojn la organizo ŝrumpas kaj perdas eblecojn al potenciala kresko. Ofte tiu ŝrumpado iĝas senhalta kaj finiĝas per malapero de la organizo mem. Se UEA seniĝos je pluraj bazaj funkcioj nur por ŝpari monon povas estiĝi demando: ĉu ne estus plej bone tute likvidi UEA kaj tiel ŝpari oble pli da mono?

2. La pandemio apenaŭ grave influis mian esperantumadon, se ne konsideri la neeblecon de ĉeesta kongresumado, kiun mi tamen ne faris ekde 2016. Mia edzino estas esperantistino el Kubo, do Esperanto estas nia ĉiutaga familia lingvo. Mi ĉiutage legas, afiŝas kaj verkas en Esperanto – en sociaj retoj, Vikipedio kaj aliaj projektoj de Vikimedio, por diversaj gazetoj. Mia biblioteko plenas je Esperanto-libroj kaj venas pliaj. Fakte mia libera tempo estas komplete dediĉita al mia familio kaj Esperanto, kiuj estas kernaj elementoj de mia vivo.

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/belov-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi