Denove Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

Zamenhof-Tagoj

Por festi kune la 162an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof, la Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin al la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9a ĝis la 12a de decembro 2021 en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto. Ĉi-jare ni festos ankaŭ la 30-jariĝon de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj, kiel kutime, la programo enhavos diverstemajn prelegojn, koncertojn (JoMo, Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko), ekspozicion, (internaciajn) renkontiĝojn… Ankaŭ okazos renkontiĝoj de tri projektoj de la programo Erasmus+ antaŭ, dum kaj post la evento.

La partopreno estas senpaga, krom la tagmanĝoj kaj la dimanĉa ekskurso al Supraśl. La tuta evento estos rete elsendata ĉe la FB-paĝo de la Zamenhof Centro: “Białostocki Ośrodek Kultury/Centrum im. Ludwika Zamenhofa”.

Detalojn, aliĝilon kaj la programon vi trovos ĉe nia retejo:
https://espero.bialystok.pl/eo/22aj-bjalistokaj-zamenhof-tagoj/?v=9b7d173b068d

Jeanne Grimaud

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/polujo-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi