Peter Baláž: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

BalážNi komencas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La unua (alfabetorde) respondinto estas Peter Baláž (Slovakio), kunordiganto de E@I.

1. Negativa estas certe la ĝenerala nuligo de multegaj Esperanto-aranĝoj, inkluzive de la plej grandaj (UK kaj IJK) kaj forta limigo de internaciaj/transnaciaj personaj kontaktoj. Pro tiu ĉesigo de kontaktoj suferis/as ankaŭ personaj interrilatoj, amikecoj kaj entuziasmo pri Esperanto ĉe pluraj. Same certe malgrandiĝis kvanto da venditaj sed ankaŭ eldonitaj Esperanto-libroj.
Pozitiva estas la fakto, ke ankaŭ nia movado sukcesis parte (kaj mirinde rapide) adaptiĝi al la nova situacio kaj proponis al siaj membroj plurajn virtualajn aranĝojn, inkluzive de la plej granda “Virtuala kongreso”, kiun ni ene de E@I havis la okazon teknike prizorgi.

Virtualaj eventoj ankaŭ donas ŝancon al homoj, kiuj pro diversaj kialoj ne povus partopreni niajn eventojn vive. Ili almenaŭ tiel ĉi distance povas senti sin pli proksimaj al la komunumo, povas pli aktive partopreni kaj senti la ligon inter ni.

2. Tiu ĉi jaro (2021) estis por mi (kaj por E@I ĝenerale) verŝajne la plej malfacila. Krom adaptiĝo al la “nova mondo”, kun haltigo de pluraj eventoj, kiujn ni organizas (kiuj estis/as parto de nia ĉiutaga vivo/laboro) ni translokiĝis al alia urbo en Slovakio (Nová Dubnica). Kun tio ligiĝis multaj taskoj, laboroj, kiujn necesis fari apud la kutima vivo kaj laboro. Ni ekhavis Esperanto-domon, aldone stokejon/arkivon kaj fine ankaŭ oficejon. La laboroj daŭre ne estas finpretaj, tamen ni jam funkcias “normale”. Sed tiu streĉo kaj ŝarĝo certe influis ĉi-jaron.

Ni tamen estas ĝojaj, ke la plej komplika parto jam estas malantaŭ ni kaj ke ni povos en 2022 komenci novan etapon – ankaŭ pli proksiman kunlaboron kun UEA (ekzemple, pri la organizado de UKoj kaj estonte ankaŭ pri la libroservo). Nia celo estas multe pli forte fokusiĝi al poresperanta agado – tien ni direktos niajn fortojn kaj energion dum sekvaj monatoj kaj jaroj.

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/ondo-87

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi