Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

atingojDum pluraj jaroj La Ondo de Esperanto petis konatajn Esperanto-aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum la pasinta jaro, laŭ via opinio, estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Sed pro la koronvirusa pandemio, pasintjare ni decidis ne okazigi nian tradician Rondan Tablon por 2020. Nun ni revenas al la tradicia “Ronda Tablo” kaj petas respondi, unue, la demandon pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due, la demandon pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo.

Jenaj 12 personoj (kvin ne respondis) sendis siajn respondojn al Paweł Fischer-Kotowski, kiu prizorgis la Rondan Tablon:

Peter Baláž (Slovakio): Kunordiganto de E@I
Hans Becklin (Usono): Estrarano de ESF, komitatano A de UEA por TEJO, komitatano Ĉ de TEJO, reprezentanto de TEJO ĉe UN
Stanislav Belov (Ruslando): Ĵurnalisto, blogisto
Albert Stalin T. Garrido (Filipinoj): Vicprezidanto de TEJO
Dennis Keefe (Usono/Hispanio): Iniciatinto de Lingvaj Festivaloj kaj de Universitato de Esperanto
Léon Kamenický (Slovakio/Ĉeĥio): Prezidanto de TEJO
Anna Löwenstein (Britio): Verkisto, redaktoro de uea.facila
Vinko Markovo (Francio): Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT
Giorgio Silfer (Eŭropo): Verkisto, eksa konsulo de la Esperanta Civito
Humphrey Tonkin (Usono): Prezidanto de ESF, eksprezidanto de UEA
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): Vicprezidanto de UEA, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto
Przemysław Wierzbowski (Pollando): Prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo

La abonantoj de La Ondo de Esperanto jam ricevis la decembran eldonon, en kiu ili povas legi la respondojn pri atingoj kaj malsukcesoj. Ili aperos (unu post unu) ankaŭ en nia novaĵretejo.

Dankon al la respondintoj!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/ondo-86

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi