Lastaj tagoj por plej favorpreze aliĝi al la 107a UK

UK-107La 107a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo ĉe uea.org/kongresoj/alighilo.

Sub la gvido de Normand Fleury (prezidanto) kaj Ĵenja Amis (sekretario), la montreala LKK diligente kunlaboras kun la Estraro de UEA, la Centra Oficejo kaj la Kongresa Fako por la sukcesa okazigo de la UK. Fine de novembro kiel speciala oferto de la 107a UK elsendiĝis ekskluzive por membroj de UEA la koncerto Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo (ankaŭ kiel parto de la reinaŭguro de la konto de UEA ĉe Vimeo: https://vimeo.com/uea). Dum Kristnasko elsendiĝis la koncerto Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo ĉe UEAviva, ankaŭ kiel oferto de la UK. Ambaŭ muzikistoj estas konsiderataj por la arta programo, samkiel Joelle Rabu kaj Nico Rhodes, kiuj prezentiĝis en la Inaŭgura Koncerto de la 1a Virtuala Kongreso de Esperanto. La arta programo estas konstruata kun Vinilkosmo.

La ĉefa kongresejo de la UK estos la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kies interaga mapo viziteblas. Ĝi gastigos grandan parton de la programo de UK, inkluzive de la scienca programo konsistigita ĉefe de la Internacia Kongresa Universitato, de la Scienca Kafejo kaj de la kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj. Tiuj programeroj akceptas proponojn ĝis la 31a de januaro 2022: uea.org/gk/983 (akceptitaj prelegoj estas rekompencitaj per honorario de 120 ĝis 240 EUR).

Ĉar la pandemio bedaŭrinde ankoraŭ daŭras, por doni la necesan sekurecon al fruaj aliĝintoj daŭre validas por la 107-a UK la sama kondiĉo pri aliĝoj al la 105a kaj 106a UK-oj, nome ke, eksterordinare, okaze de nuligo de la kongreso, ĉiuj aliĝkotizoj povos esti repagitaj minus 15 EUR (pro administraj kostoj). Detalojn pri la kotizoj eblas legi ĉe uea.org/kongresoj/kotiztabelo. La aliĝo estas senpaga por infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post la 31a de decembro 2001 kaj por nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj. Tiuj, kiuj aliĝis al la nuligitaj 105a (2020) aŭ 106a (2021) UK-oj kaj elektis konservi sian kotizon por la 107-a UK (do nek donacis ĝin al UEA nek petis repagon), rajtas uzi la sumon jam pagitan por aliĝi al la 107-a UK en Montrealo 2022. Tiuj aliĝoj ne okazas aŭtomate: oni devas ensaluti en UEA.org kaj plenigi la kongresan aliĝilon, kie troviĝos (nur por la koncernaj UEA-kodoj) la opcio reuzi la kotizon. Por paperaj aliĝiloj oni devas indiki la UEA-kodon.

Kanado remalfermis siajn landlimojn por vakcinitoj. UEA forte rekomendas, ke ĉe mendo de flugoj aliĝintoj bone konatiĝu kun la flugo- kaj nuligo-kondiĉoj ĉu pro kompaniaj, ĉu pro registaraj reguloj. Ĉiu aliĝinto persone respondecas pri tiu kontrolo de reguloj. Kiel ĉiam, estas forte rekomendata vojaĝasekuro, kun kovro de nuligo ne nur pro personaj, sed ankaŭ pro eksteraj kialoj. Oni atentu, ĉar ofertataj kondiĉoj tre varias de lando al lando.

La organizado de la UK atente sekvas ĉiujn postulojn por la sekura okazigo de la plej grava jara renkontiĝo de Esperantujo. Ĉiuj, kiuj volas subteni la laborojn por la UK, povas donaci al la Universala Kongreso, al unu el la UK-fondaĵoj aŭ solidare aliĝi al la UK. Ĉiuj informoj disponeblaj troviĝas en la retejo de la UK ĉe UEA.org: https://uea.org/kongresoj. Aldone vizitu la retejon de la LKK, la oficialan paĝon de la UK ĉe Fejsbuko kaj la retejon de la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №1005.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi