Litovio: Optimismo kaj espero malgraŭ la pandemio

Litovio

La finiĝanta jaro 2021 estis la dua eksterordinara jaro markita per daŭra pandemio. Kaj la tuta agado de Litoviaj esperantistoj same kiel en la tuta mondo estis stampita per tio. Tamen la Esperanta agado en Litovio ne ĉesis kaj ĉio kutima daŭris, kaj la rezultoj ne estas pli malbonaj ol dum kelkaj antaŭaj jaroj. La pandemio en Litovio malfortiĝas, la limigoj estas nemultaj. Tial la 11-12an de decembro en Kaŭno povis okazi la 56a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2021. Tamen multaj ne kuraĝis partopreni tiom amasan aranĝon kaj rezulte al Kaŭno venis nur 45 esperantistoj el ok Litoviaj urboj – proksimume duono de la ĉiujara kutima partoprenantaro.

La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas faris la raporton pri la dujara agado de Litoviaj esperantistoj, ĉar pasintjare pro la severaj pandemiaj limigoj la kongreso kaj Zamenhof-Tagoj ne povis okazi. Tamen ĉi-sube estas menciitaj agadoj nur en 2021, ĉar simila artikolo aperis pasintjare pri 2020.

La agado daŭris laŭ kelkaj ĉefaj direktoj:

1. Daŭris migri tra Litovio ampleksa ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto. Dum 2021 ĝi estis montrita en ok novaj urboj. En ĉiu urbo ĝin akompanis intensa kaj vasta informa kampanjo pri Zamenhof kaj Esperanto. Ampleksaj artikoloj aperis en retejoj de tiuj urboj, en retejoj de tiuj institucioj, kie okazadis la ekspozicio (publikaj bibliotekoj, kulturcentroj, muzeoj), en lokaj gazetoj kaj lokaj novaĵretejoj k. s. Tiamaniere la tuta loĝantaro de la konkreta urbo kaj distrikto estis adekvate informita. En du urboj – Kėdainiai kaj Biržai – okazis solenaj inaŭguroj de la ekspozicio kun partopreno de la prezidanto de LEA. Tiu agado daŭros ankoraŭ dum kelkaj jaroj dum kiuj la ekspozicio vizitos ĉiujn 60 distriktajn urbojn de Litovio kaj, kompreneble, aliajn gravajn urbojn.

2. La dua grava kaj senprecedenca agado estis la daŭrigo de publikigo de la intervjuoj kun Litoviaj esperantistoj kaj de iliaj artikoloj en la tutlanda retejo “Mano kraštas”. LEA en ĉi tiu retejo havas konstante funkciantan apartan rubrikon. Dum la jaro en ĝi aperis pliaj 80 intervjuoj kaj artikoloj kaj entute ĝis nun aperis jam 195 tiaj tekstoj el 32 urboj de Litovio. La agado daŭras. Ni intencas publikigi ankoraŭ kelkajn dekojn de tiaspecaj publikaĵoj kaj surbaze de ili prepari kaj eldoni apartan libron. La dua etapo de tiu projekto estos publikigo de biografioj de famaj forpasintaj Litoviaj esperantistoj. En la sama retejo ĉi-jare estis finpublikigita reta kurso de Esperanto. Ĝi konsistas el 40 lecionoj, preparitaj de Gražina Opulskienė kaj Aida Čižikaitė.

3. Litoviaj esperantistoj aktive aliĝis al la projekto-kampanjo de UEA kaj EEU por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio kadre de la eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Tiu kampanjo daŭros ĝis marto 2022. Ĝis nun el 606 subtenoj de la projekto 32 estas de Litoviaj esperantistoj. Ni planas atingi ankoraŭ kelkajn dekojn. Ankaŭ ni laboros kun Litoviaj politikistoj kaj funkciuloj, kiuj membras en speciala laborgrupo de la Eŭropa Unio por laboro de tiu Konferenco.

4. Grava agaddirekto estas la intensa prepariĝo al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos en Klajpedo la 9-17an de julio 2022. Ni jam havas 115 aliĝintojn el 18 landoj. Ni celas atingi 500 partoprenantojn el 30-40 landoj. La aktualigataj informoj pri ĉi tiu grava evento estas troveblaj en la retejo de BET-56 kaj en speciala rubriko en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

En la raporto estis menciitaj kelkaj pliaj agadoj, ekzemple:
Krom diversaj publikaĵoj pri Esperanto en la Litovia reta kaj papera gazetaro grandan informan signifon havis vasta informado pri la romano Vojaĝo de Rugilė Aŭdenienė. Aŭtune la aŭtorino pro sia romano ricevis la premion Liudas Dovydėnas, kiun ĉiujare atribuas Asocio de Litoviaj verkistoj pro la plej aktuala romano. La premio estas 5000 eŭroj.
En la libro de Juozas Kundrotas Knygos aŭra pri la unua privata nuntempa eldonejo en Kaŭno Ryto varpas tuta ĉapitro estas dediĉita al kunlaboro de ĉi tiu eldonejo kun LEA, laŭ kies rekomendo Ryto varpas eldonis 12 librojn en kaj pri Esperanto.
Senpere antaŭ la kongreso de LEA aperis la libro Bibliografijos rodyklė (Bibliografia indikilo) de la elstara litova esperantisto Vytautas Šilas. Ĝi entenas liajn publikaĵojn dum 1961-2017.
La litova esperantisto Antanas Vaitkevičius dum kelkaj jaroj ĉiumonate publikigas tradukojn de litova literaturo en la vitrevuo Turka Stelo. Ĉi-jare en la sama revuo siajn humuraĵojn komencis aperigi ankaŭ Laimundas Abromas.
Malgraŭ la pandemio ankaŭ ĉi-jare okazis jam la 14a seminario de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj en Aukštadvaris.
En julio eklaboris nova respondeca sekretario de LEA Asta Nastaravičiūtė, kiun la kongreso konfirmis en tiu posteno.
Fine de la kongreso estis gratulitaj la jubileulinoj Emilija Rapkevičiūtė, Vaidilutė Martuzevičienė kaj Tatjana Šilienė.

Post la kongreso dum la Zamenhof-Tagoj 2021 la ĉefa programero estis la prelego de Vytaŭtas Šilas “Esperanto-poetoj kaj elstaraj versfarantoj de Litova tero”. Ĝin variigis deklamado de kelkaj versoj de tiuj poetoj kaj versfarantoj fare de Nijolė Žambaitė kaj Inita Tamošiūnienė. Sekvis tre detala prezento de la sekvontjara BET-56 en Klaipėda.

Funkciis riĉa libroservo kaj aliaj giĉetoj. Pluraj personoj aliĝis al BET-56.

Fine de la programo por ĉiuj estis prezentita koncerto de la poeto kaj bardo Edmundas Janušaitis.

La jaron ni finas plenaj je optimismo kaj espero pri la sekva pli rezultodona kaj enhavoriĉa jaro.

Povilas Jegorovas
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Foto: Povilas Jegorovas raportas (Marijus Dilba)

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/litovio-50

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi