Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2021

decembro

6. Antaŭ 25 jaroj mortis Willem Anthony Verloren van Themaat (1931-1959-1996), nederlanda matematikisto, natursciencisto, kaj esperantisto; sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1990-96); aŭtoro de La akvariinfanoj (SF-romano, 1976), La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), Esperanto: Ideologio kaj Kulturo (1996); tradukinto de Tiele Parolis Zaratuŝtra de F. Nietzsche (el la germana, 1977), La Infana Raso de W. Auld (el Esperanto, 1982) kaj de pluraj Esperantaj poemoj en la nederlandlingva antologio Zeg, Luister Eens (1981); kompilinto kaj enretiginto de la bibliografio de la nacilingvaj tradukoj de Esperantaj literaturaĵoj.

8. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Petâr Todorov (Петър Тодоров, 1941-195?- ), bulgara inĝeniero pri energetiko kaj atomcentraloj, inventisto kaj esperantisto; prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (1990-92, 1997-2010), komitatano (1969-2001) kaj estrarano (1980-86) de UEA respondeca pri faka apliko de Esperanto; redaktoro de pluraj eldonaĵoj; kunaŭtoro de Bulgara-Esperanta poŝvortaro (1992), kuntradukinto de Tango de G. Karaslavov (1988).

10. Antaŭ 10 jaroj mortis Vida Jerman (1939-1973-2011), kroata aktorino (30 filmoj en kelkaj lingvoj, 5 filmserioj, multaj teatraĵoj) kaj esperantistino; estrarano de Kroata Esperanto-Ligo, kunfondinto kaj direktoro de la teatra trupo Ponto (1997); ŝi prezentis recitalojn kaj rolis en spektakloj dum kelkaj dekoj de Esperantaj renkontiĝoj kaj kongresoj, inkluzive de dek unu UKoj (1986, 1987, 1990, 1995, 1996, 1997, 1998, 2000, 2021, 2002, 2004); laŭreato de diplomo de UEA pro elstara arta agado (2010).

14. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Simo Milojević (1936-1956- ), serba kulturaganto, ĵurnalisto kaj esperantisto, loĝinta en Nederlando ekde 1969 ĝis 2007; unu el la plej gravaj movadorganizantoj en la lasta triono de la 20a jarcento, sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo (1964-69), oficisto en la Centra Oficejo de UEA (CO, 1974-2002), interalie, kiel vicdirektoro de CO (1974-80) kaj ĝenerala direktoro de UEA (1983-95); redaktoro de Jugoslavia Esperantisto (1963), La Suda Stelo (1964, 1967-69), Kontakto (1970-74) kaj Esperanto (1974-84), aŭtoro de multaj artikoloj, redaktinto de pluraj libroj eldonitaj de UEA; membro de la Akademio de Esperanto (1989-98); laŭreato de la premio Deguĉi (2006), honora membro de UEA (2008).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 202.

15. Tago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Заменгоф, 1859-1917), iniciatoro de Esperanto.

15. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hans Jakob (1891-1905-1967), germana librotenisto kaj esperantisto, svislanda civitano; dum 1912-34 oficisto en CO de UEA en Svislando en diversaj oficoj, direktoro de UEA (1920-34), redaktoro de la Jarlibro de UEA (1922-34); en 1934 forlasis la aktivadon en UEA proteste kontraŭ la nereelekto de E. Privat en la komitaton de UEA, sed post la skismo de UEA (1936) revenis kiel administranto de UEA en Ĝenevo; estrarano de la “Ĝeneva” UEA (1939-47) kaj de la reunuigita UEA (1947-55), komitatano de la reunuigita UEA (1947-61); redaktoro de Esperanto (1936-55), aŭtoro de multaj artikoloj kaj de la libroj Universala Esperanto-Asocio 1908-1933: Historia skizo (1934) kaj Servisto de l’ ideo: 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio, 1908-1958 (finverkita en 1958, eldonita en 1995).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 141-142.

16. Antaŭ 5 jaroj mortis Nicolina Gabrielli (1920-1955-2016), itala ĵurnalistino, verkistino, eldonistino kaj esperantistino konata en Esperanto kiel Lina Gabrielli kaj Lina Trenner Gabrielli; aŭtorino de sep beletraj libroj en Esperanto: La kombilo (1962), Bill kaj Lazuraj Okuloj: aŭ du kuleretoj da ĉielo (Kun A. Goldoni, 1964), Karnavalo (1973), Ni devas vivi (Kun K. Walraamoen, 1974), La ĝardeno de la urbestro (1978), Vivendo (1979), Nuancoj (Kun K. Szczurek, 1980) kaj de kvin tradukoj. Ŝi eldonis, plejparte kun la eldonmarko Plejado, kvardekon da libroj, inter kiuj, krom ŝiaj propraj verkoj, estis la kvarvoluma preskaŭ milpaĝa antologio Tra la parko de la franca poezio, kiun kompilis, tradukis kaj komentis G. Waringhien; honora membro de UEA (2001).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 99-100.

19. Antaŭ 25 jaroj mortis Adomas Vaitilavičius (1915-1929-1996), litova sovetunia medicinisto kaj esperantisto; estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-89), vicprezidanto de Litovia filio de ASE (1979-89), vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1989-96); redaktoro de Litova Stelo (1991-94), redakciano de la almanako Horizonto de Soveta Litovio (dek kajeroj, 1970-87), redaktoro de pluraj kolektoj de kontribuaĵoj al la literatura konkurso Muzo, kiun li mem organizis, aŭtoro de multaj primovadaj, fakaj kaj esperantologiaj artikoloj kaj de du lernolibroj (Esperanto kalbos vadovėlis (1995), Tarptautinė esperanto kalba (posteume, 2005); tradukinto de El la urbo A al la urbo B de V. Zaikauskas (bralje, 1986) kaj Koko kantisto kokerikisto de P. Cvirka (1987).

20. Antaŭ 30 jaroj mortis Gaston Waringhien (varengjen, 1901-1916-1991), franca filologo, instruisto, tradukisto kaj esperantisto; membro de la Lingva Komitato (1926-48) kaj AdE (1937-91), direktoro de la sekcio por la Ĝenerala Vortaro (1951-65), prezidanto de AdE (1963-79); fondinto (1934) kaj direktoro (1934-63) de Franca Esperanto-Instituto; la sola redaktoro de La Nica Literatura Revuo (1955-62). Li estas ofte konsiderata kiel la ĉefa Esperanto-intelektulo pro sia elstara kontribuo al pluraj sferoj:
Esperantologio: kunaŭtoro de Plena Vortaro de Esperanto (1930); aŭtoro kaj redaktoro de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970) kiu dum pli ol 50 jaroj restas la ĉefa Esperanto-vortaro; aŭtoro de Grand dictionnaire espéranto-français (1957); kunaŭtoro (kun K. Kalocsay) de Plena Gramatiko de Esperanto (1935), kiun li post la morto de K. Kalocsay reviziis kaj kompletigis kun la titolo Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (1980);
Zamenhofologio: editoro de la duvoluma kolekto Leteroj de L.-L. Zamenhof (1948) kun pli ol 200 antaŭe nekonitaj leteroj kaj de Lingvaj respondoj (1962), aŭtoro de pluraj artikoloj pri Zamenhof, aperintaj ankaŭ en la dua kaj kvara volumoj de liaj eseoj.
Esearoj: 1. Beletro (1956, la 2a eld., ampleksigita aperis en 1987 kiel Beletro, sed ne el katedro), 2. Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj (1959), 3. Ni kaj ĝi: Pri religio kaj arto (1972), 4. 1887 kaj la sekvo… (1980), 5. Kaj la ceter’ – nur literaturo (1983).
Beletro: du originalaj poemaroj aperintaj pseŭdonime (Duonvoĉe de G. E. Maura, 1938; plejparto de Libro de Amo de G. P. Peneter, kunlabore kun K. Kalocsay, 1965), tradukinto de pluraj verkoj, inkluzive de la kvarvoluma kolekto Tra la parko de la franca poezio (1977-84), La floroj de l’ malbono (Ch. Baudelaire, 1957), Kantoj kaj romancoj de H. Heine (kun K. Kalocsay, 1969), La robaioj de Kajjam (1984), kaj la tri unuaj tagoj de Dekamerono de G. Boccaccio (kun P. Martinelli, aperis en 1995) k. a.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 295-297.

26. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Dmitrij Aleksandroviĉ Perevalov (Дмитрий Перевалов, 1951-1976-2003), sovetunia kaj ruslanda ĵurnalisto, redaktoro kaj esperantisto; prezidanto de Moskva Internacia Esperanto-Klubo, estrarano de ASE (1979-89), gvidanto de la komisionoj de ASE pri internaciaj rilatoj (1979-80) kaj pri informado kaj gazetaro (1983-86), prezidiano de ASE (1983-89), estrarano de SEU (1989-?), prezidanto de Sovetia sekcio de MEM (1986-89); redaktinto de Esperantaj tradukoj de kelkaj politikaj broŝuroj (Andropov, Ĉernenko, Gorbaĉov) eldonitaj de APN en la lastaj sovetuniaj jaroj kaj de kelkaj libroj de la eldonejoj Progreso kaj Impeto, kiujn li kunfondis.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/decembro-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi