BET-56: prelegaro de Aleksandro S. Melnikov “Tiuj, kiuj… (verdsteluloj en lingva kaj kultura spegulo)”

melnikovLa sepa gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Aleksandr Melnikov, kiu mem prezentas sin.

Onidire, ju pli malmulte da priskriboj oni devas doni por prezenti certan personon, des pli (fi)merita tiu estas. Ĉar mi ankoraŭ ne atingis tian nivelon, ke aŭdinte mian nomon, oni tuj ekscitiĝu (😀), jen estas iom da faktoj pri mi.

Evento de mi sendependa: naskita en Sovetunio la 8an de aŭgusto 1951 de rusaj gepatroj.

Fatala faro (😀): esperantistiĝo en 1965.

La verda pado. Multjara prezidinto de la Rostova Esperanto-klubo, la lasta prezidinto de la legenda SEJM (neoficiala junulara Esperanto-movado en Sovetio, kiu fakte gvidis la tutan landan movadon ĝis 1979), vicprezidinto de SEU (postperestrojka tutsovetia unuiĝo, kiu ekzistis ĝis la disfalo de USSR), UEA-ĉefdelegito por USSR kaj aliaj movadaj postenoj. Dum pluraj jaroj profesia (= salajrata) esperantisto. Gvidinto de Esperanto-kursoj, seminarioj kaj preleginto en dekoj da landoj (de Islando ĝis Aŭstralio, de Hispanio ĝis Japanio); i.a. kursoj ene de NASK en Usono, Indiĝenaj dialogoj en Nederlando kaj Rusio, konversacia kurso kadre de la UK en Bergeno, Norvegio, prelegoj en BET-52 kaj BET-55.

Saĝumado (😀). Aŭtoro de cento da esperantologiaj/interlingvistikaj artikoloj kaj deko da libroj (en la rusa kaj Esperanto), interalie, la verkinto de Instruado – sen turmentado! La ĉefaj principoj de fremdlingvo-instruado kaj praktikaj konsiloj … (disvendita), Pri Esperantaj vortoj – kun humuro kaj serioze (disvendata 😀), novkoncepta (disvendota 😀) Gvidlibro tra Esperantio (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj), kiun akademiano prof. Carlo Minnaja nomis mejloŝtono de la Esperanto-kulturo. Multjara profesoro de la Interlingvistikaj kursoj ĉe la Poznana universitato. Laŭreato de akad. Paul Ariste-premio (pro interlingvistikaj meritoj, 2009). Membro de la Akademio de Esperanto (2013-2022).

La ĉefa dumlonga okupo estas esploroj, ligitaj kun la Esperanto-kulturo. En 2004 – defendo de la unua en la mondo (eble, ĝis nun la sola) duonmilpaĝa habilitacia disertacio, kiu montris, kial kaj kiel en Esperanto eblas produkti, konservi kaj transigi kulturaĵojn, kio similigas la Esperanto-komunumon al diaspora etno, kiujn specifaĵojn havas lingvopersoneco de “tipa Esperanto-kulturano”, kiuj specifaĵoj de la lingvo premisas vortludojn en Esperanto k. s. Rezulte – promociiĝo al profesoro kaj ĉefo de fremdlingva katedro. Trifoja partopreno en la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA kun la akiro de la unua, dua kaj tria premioj.

Flanka (?) – sed fierinda 😀 – efiko de la verdumado – aperigo de denaskulino, kiu verkas poemojn kaj kantojn en Esperanto, cetere, premiitajn de la Belartaj Konkursoj kaj Liro…

La subtemoj de la prelegaro “Tiuj, kiuj… (verdsteluloj en lingva kaj kultura spegulo)”:
“Por ke ĉiu komprenu ĉiun (pri komunikado teoriete kaj praktikege)”;
“Artefarita – natura (lingvo): ĉu antonimoj?”;
“Esperantisto – ĉu homtipo aŭ nur vorto?”;
“Esperantonimoj – vortklaso neebla, sed… ekzistanta”;
“Esperanto – ĉu “malriĉa parenco”? (Pri realioj en etnaj lingvoj kaj Esperanto)”;
“Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante? (ideologioj de la movado)”;
“Ĉu eblas malrekta (per lingvaj apartaĵoj) priskribo de literatura protagonisto?”;
“Esperanta falsloro – kio ĝi estas?”.

Foto: A. Melnikov prelegas en BET-55.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/bet-112

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi