BET-56 en Klajpedo: jam 100 aliĝintoj

BET-56Hodiaŭ, la 1an de decembro 2021 la Organiza Komitato de BET-56 ricevis la centan aliĝilon. La aliĝinto №100 estas Tõnu Hirsik – prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio. Nature, la plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – entute 55. Ĉi-sube estas la aktuala laŭlanda aliĝtabelo:

Litovio – 55 aliĝintoj
Ruslando – 7
Pakistano – 6
Estonio, Pollando – 5
Germanio, Hungario, Ukrainio – 3
Finnlando, Israelo, Svedio – 2
Belarusio, Francio, Hispanio, Kubo, Latvio, Malio, Slovakio – 1
Entute – 100 personoj el 18 landoj.

Dum decembro ni ricevos ankoraŭ multajn aliĝojn, ĉar jarfine finiĝas la unua aliĝperiodo kun la plej malalta kotizo. Krome, multaj aliĝos dum la Zamenhof-Tagoj 2021, kiuj okazos en Kaŭno la 11-12an de decembro.

Nature, multaj dezirantoj partopreni dume prokrastas la aliĝon, atendante la evoluon de la koronvirusa pandemio. Tamen la pandemio ĝis somero 2022 sendube malfortiĝos kaj ne plu estos tiel danĝera kiel nun. Krome, je tiu tempo plejparto da loĝantaro vakciniĝos kaj estos sekuraj dum BET-56. La Organiza Komitato konsideras la situacion kaj prepariĝas plenumi ĉiujn sekurigajn sanpostulojn dum la tuta aranĝo. En la Organiza Komitato estas sperta kuracisto, kies devo estas zorgi pri medicinaj kaj sanprotektaj aferoj.

BET-56 okazos reale kaj fizike la 9-17an de julio sekvontjare en la Litovia havenurbo Klajpedo. Ni ne prokrastos ĝin por ankoraŭ unu jaro. Nia celo estas atingi ne malpli ol 500 partoprenantojn el 30-40 landoj. La preparlaboroj evoluas stabile kaj laŭplane. La aktualajn informojn eblas trovi en retejo de BET-56 kaj en la speciala rubriko de la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-56

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/bet-111

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi