La Akademio de Esperanto: Laŭro kaj konferenco

akademioEn 2021 la Akademio de Esperanto (AdE) decidis okazigi du gravajn aferojn, kiuj devas fariĝi markoj en ĝia historio. AdE iniciatis la Laŭron de la Akademio kaj organizis la Konferencon de la Akademio, cetere ĉirkaŭ la Zamenhof-Tago, festata ankaŭ kiel la Tago de la Esperanto-Libro.

La Laŭro de la Akademio estas premio al libro en Esperanto arte signifa, lingve perfekta kaj evidente kontribuanta al evoluigo de la esperantlingva kulturo. La premiota libro devas esti eldonita maksimume kvin jarojn antaŭ la limdato por konsiderado de la premio, kiu en tiu ĉi unua jaro konsistas el diplomo kaj premio de 100 € al la aŭtoro. UEA aŭspicias la laŭron; kaj UEA kaj SAT subvencias la premion. La plena regularo de la premio aperis frue en 2021 en la januara numero de Esperanto. Aldone UEA subtenas la aferon per diskonigo de la premiita verkaĵo, kiu en 2021 estas Mi stelojn jungis al revado, de Mikaelo Bronŝtejn, eldonita de Impeto. La bardo, kiel estas konata la aŭtoro, estas nun ankaŭ invitata de UEA kiel speciala gasto de la 107a Universala Kongreso, okazonta en Montrealo (interesatoj povas aliĝi plej favorpreze ĝis la 31a de decembro: uea.org/kongresoj/alighilo).

La libro Mi stelojn jungis al revado akireblas interalie ĉe la Libroservo de UEA kontraŭ 39 € (sesona rabato ekde 3 ekzempleroj): katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265. En pli ol 570 paĝoj la aŭtoro pentras en perfekta stilo la intermilitan periodon kaj prezentas la sorton de sovetiaj esperantistoj dum la stalinaj reprezalioj. La anoncon de la premio, por kiu konkursis por la periodo 2016-2021 entute 15 verkoj de 10 verkistoj el 10 landoj, faris la akademiano Carlo Minnaja, dum la Konferenco de la Akademio. La premiito estis unuanime elektita de sepkapa komisiono.

La Konferenco de la Akademio estas nova evento planita de AdE por alproksimigi la Akademion de la publiko. Ĝi okazis dum du tagoj, la 14an kaj 15an de decembro, kun sukcesa programo. Kiel parto de la subteno de UEA, la evento estis diskonigita interalie en la diskutlisto de UEA, UEA-membroj, en la internacia kalendara servo de UEA, EventaServo.org (eventaservo.org/e/43ccc1), en la reta revuo Esperanto (revuoesperanto.org/AdeE) kaj sociaj retoj, ĉe kiuj eblis konatiĝi kun la programo.

Dum la laboroj subtene al tiel gravaj atingoj la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, mem akademiano, menciis la koincidojn ligantajn inter UEA kaj AdE. Krom li, ankaŭ du nuntempaj estraranoj de UEA estas akademianoj (Amri Wandel kaj Orlando Raola) kaj kvar vivantaj akademianoj estas eks-prezidantoj de la Asocio. Samtempe Charters memorigis, ke, kvankam dum pli ol centjara historio okazis tiaj neeviteblaj koincidoj inter la evoluo de la Esperanto-movado kaj ekzempla spertiĝo pri la lingvo de ĝiaj gvidantoj, UEA kaj AdE ĉiam restis sendependaj.

La jaro 1905 estis tiu de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiam D-ro Zamenhof mem tie proponis la kreon de Lingva Komitato, koncepto evoluinta ĝis 1948, kiam venis decido pri unusola institucio, nome la nuna Akademio de Esperanto. La apartiĝo de la celoj de UEA kaj de AdE gravas, ĉar UEA funkcias dekomence sen enmiksiĝo en lingvaj diskutoj, kun la esenca celo krei solidarecon inter diverslingvanoj per la uzo de Esperanto tiel, kiel difinas ĝia jam elprovita strukturo kaj vortaro, ĉu literatura ĉu teknika. AdE zorgas interalie pri la evoluo de la lingvo, interalie kiel objekto de sciencaj studoj, kaj faras rekomendojn por pliefikigi ĝian uzon kiel klaran kaj stabilan instrumenton de interhoma kompreniĝo.

La koincidoj, en la vortoj de la Prezidanto de UEA, trovas lokon en la komuna deziro defendi la lingvon por ke ĝi uziĝu kiel plenrajta interkomunikilo por nia evoluanta mondo. Surbaze de tiu kompreno UEA fieras subteni la Akademion, interalie per gastigo de ĝiaj forumoj dum la Universalaj Kongresoj, sen vundi la memstarecon kaj sendependecon de AdE. Kun plena konscio ke UEA, AdE kaj simile SAT iras siajn apartajn vojojn por tamen kune pliriĉigi nian komunan lingvosperton, UEA gratulas pro la sukcesa laboro farita en 2021 kulminanta en la konferenco, kiu ebligis al la Esperanto-komunumo kune festi la Zamenhof-tagon, kaj same gratulas al la laŭreato, ĝojante, ke la Akademio decidis aljuĝi tiun premion.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №1002.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi