Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago

tejo

Por festi kune la Zamenhofan Tagon, la naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof, TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni! La temo ĉi-jare estas unueco. En nia ŝanĝiĝanta hodiaŭa mondo, kion signifas por vi unueco? En historia momento en kiu ĉeesta kunestado daŭre malfacilas en multaj lokoj de la mondo, kion signifas esti kune? Kaj kiel Esperanto helpas al vi senti vin konektita al aliaj homoj?

Faru filmeton kaj rakontu al ni! Se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti, kiel vi festos la Zamenhofan tagon kaj sendi viajn bondezirojn.

La filmetoj, kiujn vi sendos, estos kunmetitaj en granda video kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo.

Unueco kaj respekto de diferencoj ĉiam estis inter la kernaj ideoj de Esperanto. Kiel multaj esperantistoj scias, L. L. Zamenhof diris ke la interna ideo de la Lingvo Internacia estas “sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”.

Kiel kontribui

1. Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.
2. Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, Wetransfer, ktp)
3. Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer@tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer
Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 8a de decembro 2021. Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

Fonto: https://www.tejo.org.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi