La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado. La studsesio donos la eblon al 30 junuloj de la membroj-landoj de la Konsilio de Eŭropo trejniĝi pri la temoj de seksismo kaj parola komunikado. Niaj partoprenantoj per la studsesio havos la ŝancon:
- Plikonsciiĝi pri la efiko de ĉiutaga seksisma lingvouzado;
- Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn kaj lerni de la aliaj partoprenantoj;
- Trejniĝi pri parola seksperforto kaj diskriminacio; Kiel detekti ĝin, malhelpi ĝin kaj kontraŭbatali ĝin;
- Enkonduki genroneŭtralajn vortojn, kiuj povas esti uzataj en ĉiutaga komunikado;
- Alporti la scion pri la studobjekto reen hejme kaj diskonigi la rezultojn en lokaj komunumoj.
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/