Arĝenta jubileo en Ĉeboksaro

Ĉeboksaro

La 22-24an de oktobro 2021 en Ĉeboksaro (ĉuvaŝe: Шупашкар, ruse: Чебоксары), la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, okazis la 25a Lingva Festivalo. Ĝi estis jubilea, ĉar la unua Ĉeboksara LF, organizita en 1996 de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈeR) sub la gvido de Aleksandro Blinov, lanĉis la festivalan movadon en Rusio. Ekde tiam la festivaloj, ĉu kelkfoje, ĉu ĉiujare, pasis en Moskvo, Sankt-Peterburgo, Iljanovsko, Permo, Novosibirsko, Granda Novgorodo, Ufo, Iĵevsko, Vladikavkazo kaj aliaj urboj, ankaŭ en najbarlandaj ĉefurboj: Kiŝinevo, Kievo, Minsko kaj aliaj. Tial la 25an datrevenon de la Ĉeboksara festivalo eblas trakti kiel la 25-jariĝon de la festivala movado en la vastega postsovetia regiono.

Malgraŭ la severiĝanta sanitara situacio, la lokaj organizantoj decidis anonci la festivalon ĉeesta. Ni, moskvanoj, jam komprenante, ke la 16a Moskva LF havas neniun ŝancon okazi ĉeeste, invitis Moskvajn kaj aliurbajn lingvoprezentantojn veni al Ĉeboksaro. Rezulte kuraĝis alveni ĉirkaŭ 20 aliurbanoj: el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Kazano, Dimitrovgrado, ankaŭ el Germanio kaj Portugalio.

La festivalo en Ĉeboksaro tradicie daŭris tri tagojn. Dum la unua tago okazis gazetara konferenco, dum la dua tago pli ol 20 prelegantoj veturis al la urbo Kanaŝ, kie ili en du mezlernejoj okazigis malgrandajn lingvajn festivalojn por lernejanoj, kaj je la tria tago, dimanĉe, pasis la festivalo mem. Ĝi enhavis 45 prezentaĵojn, prelegojn kaj majstro-klasojn inkluzive de tri programeroj pri Esperanto, kiujn prezentis Irina Gonĉarova, Vjaĉeslav Ivanov kaj Roman Ralko.

Ralko

Roman Ralko prelegas pri Esperanto.

Infanoj povis konatiĝi kun lingvoj kaj lingvistiko en la Infana Ĉambro. Dum la solena fermo oni enmanigis dioplomojn al la lingvoprezentantoj (vidu la supran foton), bela nacia dancado de la lokaj artistoj plezurigis la publikon, post kio sekvis ĉarma koncerto de etna muziko.

Indegas diri, ke la aliurbaj gastoj estis zorge kaj kore akceptitaj de la lokaj organizantoj. Vendrede ni vizitis loĝdomon-metiejon-muzeon de la loka penrtisto-etnofuturisto Georgij Fomirjakov, kiu ne nur distris kaj pensigis nin per la filozofiaj konceptoj de sia arto, sed ankaŭ regalis nin per bongustegaj hejmaj pladoj. Sabate, post la karavana vojaĝo, ni ĝuis trihoran ekskurson tra la urbo, gvidatan de Irina Jakovleva, kies scioj pri la amata urbo estas mirinde vastaj kaj profundaj. Dimanĉe la postfestivalajn horojn ĉiuj organizantoj kaj prezentantoj pasigis ĉe teotablo en la oficejo de Aleksandro Blinov, sen kiu, eble, neniam venus la festivala movado al la vastaĵoj de nia lando. Ni interŝanĝis impresojn, emociojn, danksentojn al la organizantoj kaj amsentojn al ĉiuj ni reciproke kaj al la festivala movado ĝenerale.

Vera festo! Vera feliĉo! Vivu lingvaj festivaloj!

Irina Gonĉarova
direktoro de Moskvaj Lingvaj Festivaloj

Ĉi tiu listo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/ruslando-27

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi