Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA

Nokta ŝofotoKiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de EsperantoKontakto aŭ aliĝintoj al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto.

La mesaĝo dissendiĝis la 22an de novembro 2021 je ĉ. 20h40 UTC, kun la titolo “Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj”. Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1an Vicprezidanton de UEA, Fernando Maia Jr., per kontaktinformo ĉe Universala Esperanto-Asocio. Se iu havas dubon pri kiu retadreso estas registrita ĉe UEA, tiu kontrolu uea.org/via.

DesrosiersLa koncerto ankaŭ estas speciala oferto de la Interkultura Novelo-Konkurso, aŭspiciata de UEA, kaj de la 107a UK. Yves Desrosiers estas prestiĝe premiita muzikisto de Kanado. Li komencis lerni Esperanton en decembro 2020 kaj jam en marto 2021 li lanĉis per virtuala koncerto sian albumon Nokta ŝoforo. Originale la albumo kaj la muzikaĵoj havus titolojn en la angla, sed Yves decidis por sia internacia laboro ekuzi Esperanton. Tiel ne nur la albumtitolo estas en Esperanto, sed same ĉiuj muzikaĵoj en la albumo nomiĝas laŭ titolo en Esperanto, kaj la lasta muzikaĵo estas mem kanto en Esperanto. Post la albuma lanĉkoncerto Yves estis prezentita kaj intervjuita por la revuo Kontakto, sur kies kovrilo li aperis: uea.org/revuoj/kontakto. La titolo de la intervjuo estas “Kuraĝa gesto”. Tiu, kiu interesiĝas legi kaj ankoraŭ ne abonas Kontakton, povas tion fari rapide kaj simple per uea.org/alighoj/abonilo.

En la 28a de novembro je 19h00 UTC okazos renkontiĝo kun Yves. La evento estos dulingva (Esperanto kaj franca): eventaservo.org/e/yvesdesrosiers21. Yves mem akceptos interesatojn por babili pri sia koncerto, muziko, arto, Kanado kaj Esperanto. Nepre venu partopreni. Registriĝu sur la paĝo de la evento ĉe EventaServo.org por ricevi memorigon.

La koncerto spekteblos ĝis la 19a de junio 2022 kaj ankaŭ estas parto de la reta agado de UEA kaj de la reinaŭguro de la konto de UEA ĉe la filmservo Vimeo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №997.

Utilaj ligoj:
La retejo de Yves Desrosiers (en Esperanto) https://eo.yvesdesrosiers.com/
La albumo Nokta ŝoforo aŭskulteblas ĉe Spotify, Deezer, k. a. https://yvesdesrosiers.fanlink.to/noktasoforo
Paneo en dezerto en Jutubo youtu.be/m9P8a6_1P44
Dormemo en Jutubo youtu.be/Mqr97pq1QcY
Aŭtuna frido youtu.be/lK2kAqVXSlo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi