Mirakla fabelo: Nova porinfana libro de Julian Modest

Mirakla fabelo

Julian Modest. Mirakla fabelo: Infanlibro, originale verkita en Esperanto. [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2021. 43 paĝoj.

Julian Modest estas konata aŭtoro de multaj libroj kaj nun, antaŭ la Kristnaska kaj Novjara festoj aperis lia infanlibro Mirakla fabelo, en kiu la verkisto rakontas pri multaj mirakloj. En malvarma vintra nokto neĝhomo, farita de infanoj, subite ekparolas. Ĝi ne deziras esti sola, sed deziras havi amikojn kaj travivi neordinarajn aventurojn. Ĉio en la libro estas alloga kaj fabele bela.

Mendu la libron Mirakla fabelo ĉe la eldonejo Libera.
http://eldonejolibera.be/
https://www.facebook.com/Eldonejo-Libera-167436763613324

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/modest-12

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi