Belarusaj terpomflan(et)oj “dranikoj”

dranikoj

Dranikoj (belaruse: дранікі; prononcu: drániki), kio tradukeblas kiel raspitaĵoj, estas unu el la plej rekoneblaj kaj ŝatataj pladoj de la belarusa kuirarto. Kvankam similajn terpomflan(et)ojn/terpomkukojn oni konas en pluraj landoj de Eŭropo kun diversaj nomoj (ruse: драники, ukraine: деруни, jide: latkes, litove: bulviniai blynai, germane: Kartoffelpuffer, pole: placki ziemniaczane), la belarusaj dranikoj gajnis precipan popularecon danke al la speciala gusto, naciaj kuirartaj sekretoj kaj ecoj de la belarusaj terpomoj.

Kvankam Belarusio ne unuarangas en la mondo en la produktado de terpomoj, ĝi ĉampionas en la konsumado de terpomoj – laŭ la statistiko la averaĝa belaruso formanĝas pli ol 180 kilogramojn da terpomoj jare. La unikeco de la belarusaj specioj de terpomoj estas kaŝita en iliaj bonegaj kuiraj kvalitoj kaj alta procentaĵo de amelo, kio rezultigas pladojn precipe bongustajn.

En la belarusa kuirarto estas tia multego da pladoj el terpomoj – iam alportitaj kiel amerikaj ekzotikaĵoj – ke preskaŭ en ĉiu familio oni preparas terpomojn propramaniere. Krome, al la malnovaj receptoj hodiaŭ oni aldonas saŭcojn kaj aliajn ingrediencojn, por ke la pladoj estu pli facile digesteblaj kaj malpli kaloriaj, sed ĉe tio ili restu bongustaj.

En Belarusio dranikoj, pretigataj el terpoma raspaĵo, populariĝis antaŭ ĉirkaŭ ducent jaroj. Kutime oni manĝis ilin matene, ĉar ĉi tiu plado estas ne nur bongusta, sed ankaŭ tre satiga. La plej tradicia aldonaĵo por la varmegaj dranikoj estas hejma acidkremo. Aliaj oftaj aldonaĵoj estas butero, frititaj lardo- kaj cepo-pecoj.

Ne mankas aliaj manieroj surtabligi la pladon, ekzemple, en potoj: al frititaj dranikoj oni aldonas aparte frititajn pecigitajn cepojn, karotojn, fungojn, hejmfaritajn kolbasetojn kaj kremon. La tuton oni tenas en varmeta forno.

La bazo de la tradiciaj belarusaj dranikoj estas terpomoj, cepoj, salo kaj oleo. Ĉio ĉi estas tute sufiĉa, se vi uzas la bongustajn belarusajn terpomojn kun alta procentaĵo de amelo. Al la klasikaj dranikoj oni – male al la similaj pladoj en kelkaj aliaj regionoj – ne aldonas farunon aŭ ovojn kiel kunigilon. Se la “pasto” estas tro likva, belarusaj mastrinoj havas sian sekreton – por ne uzi farunon aŭ ovojn, ili verŝas el la raspita maso iom da suko, poste aldonas al la pasto amelon, kiu surfundiĝis en la ujo kun la suko.

Cetere, vi rajtas fantazii kaj laŭ sia gusto ŝanĝeti la klasikan recepton, aldonante al la pasto ovon, farunon, spicojn. Mi mem preferas la klasikan recepton, sed foje mi aldonas sekigitajn spic-herbojn, ekzemple, provencajn, kvankam mia edzo, la Ondo-redaktulo, tute ne ŝatas eĉ etajn deflankiĝojn de la klasiko.

draniki

La recepto estas nekredeble facila.

Ingrediencoj:

12 terpomoj, prefere el Belarusio
1 cepo
oleo
salo

Kuirado:

Senŝeligu kaj lavu terpomojn, raspu ilin kune kun cepo (por konservi la koloron), uzante raspilon kun etaj truoj. Salu la paston kaj bone kirlu ĝin.
En pato varmigu oleon kaj elmetu la paston en formo de negrandaj flanoj. Fritu dranikojn ambaŭflanke ĝis orbruna koloro dum proksimume 2-3 minutoj.

Ĉio! Ili estas pretaj. Post kelkaj provoj vi trovos la idealajn proporcion kaj fritodaŭron laŭ via gusto.

En Belarusio oni manĝas la dranikojn varmegaj, tuj post la fritado, dum ili havas siajn neripeteblajn guston kaj aromon. Laŭplaĉe aldonu acidkremon, frititajn larderojn aŭ beran saŭcon (precipe bonas oksikoka saŭco). Eta glaseto da belarusa vodko (ekzemple, “La bluokula Belarusio” – tio estas ne reklamo, sed la elekto de mia edzo) akrigos vian antaŭmanĝan apetiton, se vi – malkiel la vera belaruso – ial ne havas ĝin.

Bonan apetiton!

Halina Gorecka

Vidu la liston de la pli fruaj kulinaraj artikoloj, aperintaj en La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2021/05/kuiri-7/

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/kuiri-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi