30 oraj horoj: Nova projekto de ILEI

ILEI“Ĉu vi vere kredis, ke ni parolos Esperanton?” – demandis Francesco De Gregori antaŭ jaroj, en unu el siaj kantoj. Milionoj da esperantistoj tra la mondo daŭre kredis je tio, kaj la revo de Ludoviko Lazaro Zamenhof per etaj paŝoj ekviglas ankaŭ en lernejoj per interesaj projektoj. La sukceso de tiuj iniciatoj montris, ke studi la internacian lingvon faciligas la lernadon ankaŭ de la itala kaj de fremdaj lingvoj.

Estas precizaj kaj ampleksaj studoj pri la temo, kolektitaj en verko, kiun Alessandra Madella, vicprezidantino de la internacia Ligo de Esperanto-instruistoj ILEI, estas nun finpreparanta por eldono. Kiel Madella sciigas al ni, surbaze de la datumoj kolektitaj en eksperimentoj Italaj kaj internaciaj, Esperanto, krom esti studprepara por fremdaj lingvoj, estas tre facile lernebla, utilas por plikonigon de la gepatra lingvo kaj krome helpas la integriĝon de lernantoj kun disleksio.

Tiuj ĉi projektoj gajnis gravajn premiojn, kiel lastekzemple de Eŭropa Unio la Multlingva akcelilo (akcelilo de plurlingveco) elpensita en 2017 de Zlatko Tišljar, sukcese spertita en bazlernejoj Kroataj, Slovenaj kaj Bulgaraj. Per la studo de Esperanto eblis akceli je 25-30% la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj; la “akcelilo de plurlingvismo” do ricevis la Eŭropunian Kvalit-Markon por lingvoj en 2021. En ĉi tiuj semajnoj komenciĝas en Toskanujo projekto bazita sur ĉi tiuj internaciaj spertoj, titolita “30 oraj horoj”, ankaŭ por plibonigi la rezultojn de niaj mezlernejoj en la testadoj de la nacia taks-instituto INVALSI, kiuj en 2021 ne estis aparte brilaj. Lernejoj estas petataj aligi kelkajn proprajn instruistojn, kiuj post rapida kurso tiucele verkita, rete aŭ ĉeeste, pretas transdoni al siaj lernantoj 30-horan Esperanto-kurson, sufiĉan por igi ilin atingi A2-nivelon de lingvoscio, tio estas. komuniki en simplaj kaj kutimaj agadoj pri konataj kaj komunaj temoj.

“30 ore d’oro” (30 oraj horoj) estas prestiĝa projekto, kiun la LKK de la ILEI-kongreso prilaboras kune kun la Regiona Lerneja Oficejo, kaj kiu kulminos en la somero de 2023 per monda kongreso de Esperanto-instruistoj okazonta en Marina di Massa. Oni devas nur atendi la evoluon de tiu ĉi nova iniciato: ni estas certaj, ke la unuaj profitantaj de ĝi estos la gestudentoj mem.

Massimo Acciai

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi